Por samtitola artikolo vidu la paĝon Helikeo (apartigilo).

Helikeo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Helikeo
Natura satelito  de Jupitero (XLV)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XLV[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 6
Nomita laŭ Helikeo vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt
- Jan Kleyna
- Yanga R. Fernández
- Henry H. Hsieh[1]
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 540 284 km
Discentreco 0,1375
Klinangulo 154,5867° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 601,40 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
8,7 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,6[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh de la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj ricevitaj, inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003 per la teleskopo Subaru de Mauna Kea.

La 4-an de marto 2003, ili anoncis[3] la malkovron de sep jupiteraj satelitoj inter kiuj Helikeo, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2003 J 6.

Nomo redakti

La 30-an de marto 2003, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon de la nimfo Helikeo[5] kiu, laŭ la helena mitologio, nutris Zeŭson infanaĝe.

Orbito redakti

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle) (En ĉi-tiu listo, Helikeo estas notata sub S/2003 J 6)
  3. IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227 (angle) Malkovro
  4. IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER (angle) Nomoj de la lunoj
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Helike, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti