Divizia generalo Heliodor Píka naskiĝis la 3-an de julio 1897 en familio de vilaĝana radfaristo en Štítina. Jam en gimnazio en Opava li estis eminenta studento. Krom la germana, greka kaj latina lingvoj li pli poste eklernis ankaŭ la rusan kaj francan lingvojn.

Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Heliodor Píka
Heliodor Píka kiel franca legiano en periodo de la 1-a mondmilito
Heliodor Píka kiel franca legiano en periodo de la 1-a mondmilito
Naskiĝo 3-a de julio 1897
en Štítina, Silezio, Aŭstrio-Hungario
Morto 21-a de junio 1949
en Ĉeĥoslovakio Plzeň, Ĉeĥoslovakio
Soldata kariero
Rango: Generalo de Ĉeĥoslovakio
Deĵoris en: Aŭstria-hungara armeo, Ĉeĥoslovakaj legioj
Militoj: Unua mondmilito, Dua mondmilito
Persona informo
Mortokialo pendumo
Tombo Ďáblice cemetery
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Familio
Infano Milan Píka
Okupo
Okupo soldatodiplomato • Czechoslovak legionary • legiano
vdr

En la jaro 1915 li estis anstataŭ planataj studoj de farmacio forkondukita en aŭstria-hungaran armeon. En 1916 li transiris en rusan militkaptitecon kaj en 1917 li forveturis Francion. Tie li post la unua mondmilito finstudis Altan militistan lernejon en Parizo.

Ekde la jaro 1932 li agadis kiel armea ataŝeo en Bukareŝto kaj ekde 1939 ĝis 1941 li gvidis agadon de ĉeĥoslovaka informista deĵoraro sur Balkano. Ĉi tie li energie prezentis sin kontraŭ germana enpenetrado sur Balkanon kaj li devis fuĝi.

En majo de 1941 li alveturis kun grupo de ĉeĥoslovakaj oficiroj ĝis Moskvo. Malgraŭ tio, ke li fariĝis oficiala gvidanto de la armea misio kaj en la jaro 1943 estis al li donita rango de brigada generalo, li malplaĉiĝis pro sia demokratapensado al komunistoj.

Kiel la unua viktimo de la komunisma volo li estis la 21-an de junio 1949 en Bory en Plzeň ekzekutita.

Malamo de komunistoj iris ĝis malantaŭ tombo redakti

Al komunistoj sufiĉis nek elpensita kulpigo nek malhonestiga morto per pendumigo en 1949 post ekkonstruita proceso. La malamikoj de la legiano, generalo, politikisto kaj patrioto Heliodor Píka venĝis sin eĉ je la mortinto.

Ili ne permesis sepulti ties korpon, sed kiel pruvas arkivaj dokumentoj, ili eldonis lin al instrua sekcado. La korpo de generalo Píka estis post la ekzekuto balzamita kaj metita en barelon kun konserviga fluidaĵo. Malgraŭ tio trovis kuraĝaj homoj, kiuj volis malhelpi tion.

La 18-an de septembro 1949 estis enregistrite, ke la korpo estis transdonita al instrua sekcado. Sed en la fakto ĝi restis sur fundo de la barelo kaj je unu monato pli poste estis simulita ankaŭ cindrigo de la korpo en pilzena krematorio. En ĉerko estis en la fakto kremaciigitaj diversaj fortranĉaĵoj el sekcitaj korpoj.

La korpo de Píka intertempe ripozis sur la fundo de barelo ĝis la jaro 1957. Tiam venis en instituton juna kuracisto kaj li ekkonis laŭ identigaj numeroj, pri kiu temas. Li lasis lin bruligi lin en ĉerko kaj ankoraŭ unu dum jaro la cindro el la korpo de generalo restis en metala ujo en la instituto. Poste ĝi estis enŝutita en komunan tombon en tombejo en Plzeň.


Kvindek jaroj post la ekzekuto estis laŭ peto de lia filo Milan Píka establita en la pilzena tombejo lia monumento.