Tiu ĉi artikolo temas pri la urbeto de Estonio. Estas pliaj signifoj de la vorto, ekzemple en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio ekzistas rivereto Helme.

Helme (germane Helmet) estas malgranda urbeto (estone alevik, la adjektivo malgranda gravas ĉar alev jam estas urbeto) en suda Estonio. Ĝi apartenas al la regiono Valgamaa kaj estas la centro de samnoma municipo Helme. Laŭ la censo de 2011 en la urbeto vivis 167 loĝantoj.

Helme
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 68508
Demografio
Loĝantaro 148  (2019) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 1′ N, 25° 53′ O (mapo)58.01472222222225.890277777778Koordinatoj: 58° 1′ N, 25° 53′ O (mapo) [+]
Areo 2,04 km² ( 204 ha) [+]
Helme (Estonio)
Helme (Estonio)
DEC
Helme
Helme
Situo de Helme

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Helme (Estonia) [+]
vdr

La loĝloko unuafoje menciiĝis en 1329 dum litova atako al la regiono. La livonia ordeno de germanlingvaj kavaliroj tie en la unua duono de la 14-a jarcento konstruigis kastelon (germane Ordensburg Helmet), kiun tamen en 1658 detruis la armeo de la reĝlando Svedio, tiel ke de ĝi nur restas historiaj ruinoj.

Rilatoj al Esperanto redakti

En Helme en aŭgusto 1975 okazis la 16-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

 
ruinoj de la mezepoka loka kastelo