Helmuth Johannes Ludwig von Moltke

Helmuth Johannes Ludwig von MOLTKE (ankaŭ: Moltke la pli juna; naskiĝinta la 23-an de majo 1848 en Biendorf-Gersdorf, mortinta la 18-an de junio 1916 en Berlino) estis germana generalo. Li onklo estis Helmuth von Moltke, la germana stabestro.

Helmuth Johannes Ludwig von Moltke
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1848 (1848-05-25)
en Biendorf
Morto 18-an de junio 1916 (1916-06-18) (68-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo apopleksio
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Adolf von Moltke
Frat(in)o Friedrich von Moltke
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Vivo redakti

Post oficiriĝo en 1870 Moltke frekventis inter 1876 kaj 1879 la Militan akademion kaj deĵoris unu jaron ĉe la Granda generalstabo. En 1881 li iĝis kapitano estonte inter 1882 kaj 1891 adjutanto dua de la onklo kaj feldmarŝalo von Moltke. Li nomumitis en 1888 majoro kaj, post la morto onkla, adjunkto de la imperiestro. Baldaŭ Moltke iĝis ankaŭ komandanto de la Kastela gvardikompanio, estinte ekde 1895 kolonelo li gvidis inter 1896 kaj 1899 la Imperiestran Alexandro-gvardigrenadirregimenton nr. 1 kaj inter 1899 kaj 1902 (en la rango de generalmajoro) la Unuan gvardiinfanteribrigadon.

En 1902 li ekestris la Unuan gvardidivizion post promociiĝo je generalleŭtenanteco kaj generaladjutanteco. En februaro 1904 li proklamitis generalkantonmentmastro generalstabano. En la 1.1.1906 li posteulis Alfred von Schlieffen kiel generalstabestro. En septembro 1914 li devis abdiki tiufunkcie post la malvenko dum la Batalo de la Marno; posteulis lin Erich von Falkenhayn.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 46 (tie ĉi interrete)