Helpo:Antaŭrigardo

Antaŭrigardo estas forte rekomendita al malspertaj kaj eĉ al spertaj redaktantoj. Ĝi ebligas eviti longan sinsekvon da etaj kontribuoj kiuj malhelpas aliajn kontribuantojn vidi el kio konsistas la redaktoj. Al uzulo kiu ŝajne ne antaŭrigardas antaŭ ol konservi siajn ŝanĝojn, bonvolu enmeti en ties diskutpaĝon la ŝablonon {{Antaŭrigardo}} aŭ {{Antaŭrigardo|<nomo de la artikolo>}} aldonante la nomon de la artikolo kie aperas granda aro da redaktetoj. Kaj aperos jena mesaĝo , per enmeto de {{Antaŭrigardo|vlingo}} :

Bonan tagon, Antaŭrigardo! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.


Kiel tio funkcias ? redakti

 
Angla versio

Kiam vi redaktas en Vikipedio sub la redaktofenestro estas
  • la resumofenestreto
  • (eventuale kromaj butonoj por helpi redakti resumon)
  • antaŭrigardo de la resumo (dum antaŭrigardo)
  • elekteblaj skatoletoj:
    • Ĉi tiu ŝanĝo estas redakteto
    • Atenti ĉi tiun paĝon
  • la tri komandaj butonoj
    • Konservi ŝanĝojn
    • Antaŭrigardo
    • Montri ŝanĝojn.
 
Esperanta versio

Resumo redakti

Estas rekomendite provizi resumon por sciigi al aliaj uzantoj el kio konsistas via redakto (ĉu korekteto, ĉu aldono de sekcio, ĉu ordigo en kategorion, ktp.). La resumo aperos en la historio de la artikolo kaj en la lastaj ŝanĝoj. En la resumofenestreto vi povas uzi vikisintakson, kio ebligos ekzemple sekvi ligilon al kategorio, ŝablono, alia artikolo, ktp.

Redaktetoj kaj atentaro redakti

La elektebla skatoleto "Ĉi tiu ŝanĝo estas redakteto" ebligas marki vian redakton kiel eta kio aperos kaj en la historio de la artikolo kaj en la lastaj ŝanĝoj.

La elektebla skatoleto "Atenti ĉi tiun paĝon" ordigos la artikolon en vian atentaron kiun vi povas aliri per la ligilo Atentaro. En Lastaj ŝanĝoj artikoloj kiujn vi markis kiel atentataj povas aperi per dikaj literoj se vi elektis taŭgan aranĝon en via persona CSS-dosiero.

Butonoj redakti

  • "Konservi ŝanĝojn" : viaj ŝanĝoj estas konservitaj tuj; uzenda nur kiam vi certas pri la ĝusteco de via redakto (ke ne estas tajperaro, ne estas (viki-)sintaksa eraro, ke la paĝaranĝo taŭge aspektas, ktp.)
  • "Antaŭrigardo" : ebligas al vi kontroli kiel aspektos la paĝo post via redakto kaj eventuale reredakti se vi konstatas ian ajn fuŝon aŭ maltaŭgaĵon. Ĉe antaŭrigardo ankaŭ aperas antaŭrigardo de la resumo kun evidentigo de ligoj (ĉu blua al ekzistanta paĝo, ĉu ruĝa al neekzistanta)
  • "Montri ŝanĝojn" : evidentigas viajn redaktojn kaj ebligas al vi kompari la antaŭan version kaj la novan tiel kiel ĝi aperos se vi konservos viajn ŝanĝojn