Vikipedio prezentas ne nur tekstajn informojn, sed ankaŭ dosierojn kun plurrimedaj informoj (sonoj, bildoj, moviĝantaj bildoj). Ili ofte estas enmetitaj en artikolojn per ligilo de la formo [[Dosiero:…]], sed ekzistas aliaj ebloj.

Bildoj enmetitaj en artikoloj estas montrataj inter la tekstaj informoj; memkompreneble necesas grafika krozilo. Por vidi moviĝantajn bildojn (videoaĵojn) aŭ aŭdi sonojn necesas aŭ krozilo kun la koncerna kapablo aŭ aldonaj programoj.