Helpo:Referencoj kaj piednotoj

Notoj kaj referencoj estas informoj kiuj profundigas eron de teksto tamen ne apartenante al ĝi. Povas esti ĉu klarigo pri punkto kiu eliras el la artikoltemo (noto), ĉu informo pri la fonto de kie venas la informo (referenco).

Notoj kaj referencoj uziĝas per la markosignoj <ref> kiujn vi povas facile aldoni uzante la butonon   (la malnova estis  ).

Unika noto aŭ referenco redakti

Kiam estas nur unu noto aŭ referenco, sufiĉas aldoni en la tekston - en la loko kiun oni volas marki - la tekston de la noto inter la markosignoj <ref> kaj </ref>. Por ke la teksto ĝuste aperu la markilojn oni metu post la interpunkcisigno (punkto, komo, demandosigno). Oni do loku la markilon <ref> tuj post la lasta interpunkcisigno (eĉ ne aldonante spaceton).

Ekzempla noto redakti

La kodo:

La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis [[David Livingstone]] je {{dato|17|novembro|1855}} dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, [[Insulo Livingston]]. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo [[Ngonjeo]], sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ [[Reĝino Viktoria]] kiel li skribis.<ref>"Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."</ref>

Rezultas:

La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis David Livingstone je 17-a de novembro 1855 dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo. Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, Insulo Livingston. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo Ngonjeo, sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria kiel li skribis.[1]

Ekzempla referenco redakti

La kodo:

Tiel do, [[Herodoto]], [...], konkludis pri la diverseco de la mitoj kiujn li aŭdis dum sia vojaĝo en Egiptujo, ke pri la dioj la Egiptoj ne sciis pli unu ol la alia.<ref>En ''[[:fr:Référence:L'Enquête (Hérodote)|L'Enquête]]'', livre II-3</ref>

Rezultas:

Tiel do, Herodoto, [...], konkludis pri la diverseco de la mitoj kiujn li aŭdis dum sia vojaĝo en Egiptujo, ke pri la dioj la Egiptoj ne sciis pli unu ol la alia.[2]

Noto kaj referencoj malunikaj redakti

Foje oni deziras celi al la sama noto aŭ sama referenco el diversaj lokoj de la teksto. Ĉikaze oni kreu la tekston unufoje (la unuan fojon), kun asociita nomo (parametro name)

La alnotenda teksto.<ref name="nomo de la referenco">Teksto de la referenco</ref>

Poste se oni celas al la sama referenco, sufiĉas uzi la markilon <ref/> uzante la saman nomon, sen reprecizigo de la teksto.

alia alnotenda teksto.<ref name="nomo de la referenco" />

La listo de la notoj kaj referencoj redakti

Por elmontri la liston de la notoj kaj referencoj uzitaj en la artikolo, sufiĉas enmeti en la taŭgan lokon la markilojn {{Notoj}} kaj {{Referencoj}}. Ili eĉ ebligas ordigi la notojn kaj referencojn en plurajn kolumnojn.

==== Notoj ====
{{Notoj}}
==== Referencoj ====
{{Referencoj}}

Rezultas:

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."
  2. En L'Enquête, livre II-3

Markitaj referencoj redakti

Ekzistas ebleco krei apartajn referencojn per la ŝablonoj {{Markita referenco}} kaj {{Markita noto}}, ekzemple por uzi alian referencsistemon ol la aŭtomataj ciferoj aŭ por loki notojn en diversajn punktojn de la paĝo. La avantaĝo de tiu sistemo estas i.a. ke la teksto de la notoj kaj referencoj ne estas miksita kun la ĉefa teksto, sed aperas sub ĝi.

Referencoj en ŝablonoj redakti

Ene de ŝablonoj, kiuj kreas referencojn, <ref>…</ref> devas esti anstataŭata per {{#tag:ref|…}}, se ene de ref-etikedo staras parametroj. Ĉe tio ankaŭ povas esti uzataj nomoj kaj grupoj en la formo {{#tag:ref|…|name="MyName"|group="MyGroup"}}. Pli bona estas indiko de la tuta referenco kiel parametro ĉe la enmetado de la ŝablono.

Referencoj en moduloj redakti

Ene de moduloj, kiuj kreas referencojn , <ref>…</ref> devas esti anstataŭata per la jena kodigo:

               local referenco = frame:extensionTag('ref', teksto, {name=refnomo} )

Dua referenco kun la sama valoro de name estu nota iel jene:

               local referenco = frame:extensionTag('ref', {name=refnomo} )

Se la name-atributo ne estas bezonata, eblas eĉ pli mallonge noti tion:

               local referenco = frame:extensionTag('ref', teksto )

Ĉe tio la variablo teksto devas enhavi tion, kio en Vikia sintakso staras inter <ref> kaj </ref>.

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aide:Notes et références en la franca Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.