Helpo:Ruĝaj ligiloj

En Vikipedio vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al ekzistanta paĝo aperas blue, estas alklakebla kaj alklako sur ĝi malfermas la koncernan paĝon. Vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al ne jam ekzistanta sed kreenda paĝo aperas ruĝe, estas alklakebla kaj alklako sur ĝi malfermas paĝon kie estos proponita krei la paĝon, kun atentigo ke paĝon oni kreu nur se ĝi kongruas kun vikipediaj reguloj: nome ke la temo estas menciinda kaj verkontrolebla.

Studo montris ke la ruĝaj ligiloj helpas Vikipedion kreski ĉar ili atentigas pri bezonataj artikoloj.

Vidu ankaŭ redakti