Hemberg

komunumo de Svislando

Hemberg estas urba komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 956 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo Hemberg apartenas ankaŭ la setlejoj Bächli kaj Halden.

Hemberg
Blazono de Hemberg
Blazono de Hemberg
komunumocentre
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 18′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.30000 °N, 9.16667 °O / 47.30000; 9.16667 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.30000 °N, 9.16667 °O / 47.30000; 9.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 956
Areo 935 km²
Alteco 20,15 m super marnivelo
Poŝtkodo 9633
Komunumkodo 3372
Mapo de Hemberg
vdr

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hemberg limas en nordo al Neckertal, en nordoriento al Schönengrund (AR), en sudoriento al Urnäsch (AR), en sudo al Nesslau-Krummenau, en sudokcidento al Ebnat-Kappel, kaj en okcidento al Wattwil.

Geografio redakti

La centro de la vilaĝo situas sur monteto en Togenburgo sude de la tri iamaj komunumoj Brunnadern, St. Peterzell kaj Mogelsberg, kiuj unuiĝis je la 1-a de januaro 2009 al la nova komunumo Neckertal. Tra teritorio de vilaĝo fluas la rivero Necker. De la vilaĝcentro oni havas belan vidon kaj tra la valo de la rivero Turo kaj tra la valo de la rivero Necker.

Trafiko redakti

Hemberg situas sur montokresto tute flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per poŝtaŭtobuso de St. Peterzell kaj de Wattwil.

Historio redakti

En la jaro 878 Hemberg estis la unuan fojon dokumente menciita sub la nomo Hemmenberch en kunteksto de donacoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. Posedantoj de la vilaĝo ŝanĝiĝis plurfoje, de la Monaĥejo Sankt-Galo ĝi pasis al la Libersinjoroj de Hewen, poste al la Monaĥejo Magdenau, tiam al la Abatejo Sankt-Johano, kaj poste al la Grafoj de Togenburgo por tiam referiĝi posedaĵo de la Princabatejo Sankt-Galo. En la 19-a jarcento la vilaĝo vivis bone de agrikulturo, bovbredado kaj hejmlaboro. Sed kun la industriiĝo la homoj formigris al la valo, tiel ke Hemberg nuntempe havas proksimume la duonon de la loĝantaro kompare kun la jaro 1850.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti