HemiĥordulojHemichordata estas filumo de maraj deŭterostomaj animaloj, ĝenerale konsiderata frata grupo de ekinodermoj. Ili aperis en malsupra aŭ meza Kambrio kaj inkludas du ĉefajn klasojn: nome Enteropneusta (aŭ glanaj vermoj), kaj Pterobranchia. Tria klaso, Planctosphaeroidea, estas konata nur el la larvo de unusola specio, nome Planctosphaera pelagica. La formortinta klaso Graptolithina estas tre rilata al la pterobranĥiuloj.[2]

Anatomio de Saccoglossus kowalevskii.[1]
Enteropneusta.png
Enteropneusta

Glanaj vermoj estas solemaj vermo-formaj organismoj. Ili ĝenerale loĝas en nestotruoj (la plej antikvaj konataj sekrecituboj)[3] kaj estas stokomanĝantoj, sed kelkaj specioj estas faringofiltraj manĝantoj, dum la familio Torkvaratoredoj estas libere vivantaj rubomanĝantoj. Multaj estas bone konataj pro ties produktado kaj akumulado de variaj halogenataj fenoloj kaj piroloj.[4] Pterobrankuloj estas filtromanĝantoj, ĉefe koloniaj, kiuj loĝas en kolagena tuba strukturo nome coenecium.[5]

Notoj redakti

  1. (22a de Aŭgusto 2006) “Dorsoventral patterning in hemichordates: insights into early chordate evolution”, PLoS Biology 4 (9), p. e291. doi:10.1371/journal.pbio.0040291. 
  2. Sato, Atsuko; Rickards RB; Holland PWH (December 2008). "The origins of graptolites and other pterobranchs: a journey from 'Polyzoa'". Lethaia. 41 (4): 303–316. doi:10.1111/j.1502-3931.2008.00123.x.
  3. Caron, J. B.; Morris, S. C.; Cameron, C. B. (2013). "Tubicolous enteropneusts from the Cambrian period". Nature. 495 (7442): 503–506. doi:10.1038/nature12017. PMID 23485974.
  4. Giray, Cem; G.M. King (1997). "Predator deterrence and 2,4-dibromophenol conservation by the enteropneusts, Saccoglossus bromophenolosus and Protoglossus graveolens". Marine Ecology Progress Series. 159: 229–238. doi:10.3354/meps159229.
  5. Sato, Atsuko; Bishop JDD; Holland PWH (2008). "Developmental biology of pterobranch hemichordates: history and perspectives". Genesis. 46 (11): 587–91. doi:10.1002/dvg.20395. PMID 18798243.