Hemianopsio (duonblindeco) estas perturbo de la vidkapablo, ĉe kiu oni estas blinda aŭ preskaŭ blinda por parto de la vidkampo. La vorto venas el la greka lingvo kun la signifo hemi- „duone“, a- „ne“ kaj ops- signifanta „vidi“.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
H53.4 vidkampaj difektoj, hemianopsio aŭ kvaronanopsio
vdr

Por trovi la kaŭzon nepras distingi ĝin de la unuokula blindeco, kies kaŭzo troviĝas kutime en la vidnervo (nervo optika) aŭ en la okulo mem. Ĉar la kaŭzo de hemianopsio troviĝas ĉiam en la kranio, estas ofte eĉ cerba (apopleksio, tumoro, traŭmo). Se la hemianopsio estas kompleta, la limo inter videbla kaj malvidebla parto estas akurata en la mezo de la vidkampo. Sed ekzistas ankaŭ nekompletaj formoj, kie la „blinda parto“ estas serpoforma.

Ekzamenado de la vidkampo: Perimetrio redakti

 
Hemianopsio eo

La vida sistemo ĉe la homo konservas en ĉiuj partoj la spacan strukturon de la retinaj ĉeloj. Per la preciza difino de la vidkampa difekto, kiel eblas per perimetrio, oni povas relative bone scii la lokon de la lezo kaj el tiu almenaŭ parte konkludi la eblajn kaŭzojn por la perturbo.[1]

 
tipa rezulto de perimetrio farata de paciento kun hemianopsio maldekstren

Perfingra perimetrio redakti

La perfingra perimetrio estas simpla procedo kiel parto de la neŭrologa ekzamenado. Ĉar ĝi funkcias sen bezono de teknikaj aparatoj, oni povas ĝin uzi ankaŭ ĉe la lito de tre malsanaj pacientoj. La malavantaĝo estas, ke ĝi povas nur liveri orientigan rezulton.

 
perimetria mezurilo laŭ Goldmann

Tiel ĝi funkcias: La ekzamenato kaj la ekzamenanto sidas unu fronte al la alia kaj permane fermas la vid-al-vidan okulon (t.e., se la ekzamenato fermas sian dekstran, la ekzamenanto fermas sian maldekstran kaj alivice). Ĉiu fiksrigardas la nazon de la alia. Nun la ekzamenanto alproksimigas sian fingron, venantan de tute ekstere, ĉiam pli al la centro. La ekzamenato devas diri tuj kiam li ekvidas la fingron. Se ĉio enordas, ambaŭ personoj devus ekvidi la fingron samtempe.

Peraparata perimetrio redakti

Metante la kapon en iun fiksilon, la paciento rigardas la enon de kava duonglobo. Aperas lumpunktoj, projekciitaj al la ena flanko, kaj la paciento devas premi butonon tuj kiam li perceptas la lumon. La punkto estas registrita kiel vidata (aŭ ne vidata, se la paciento ne premis la butonon) sur papero, kie montriĝas ekvivalento de la okula vidkampo.

Nuntempe oni uzas teknikon simile al tiu de Goldmann per duonglobo, sed la registro funkcias komputile. La perimetrio kiel metodo estas bezonata en oftalmologio, neŭrologio kaj optometrio.

Diversaj formoj de vidkampaj difektoj redakti

Homonima hemianopsio redakti

 
normala vidkampo per ambaŭ okuloj

La homonima („samnoma“) hemianopsio estas forfalo de la sama flanko de la vidkampo en ambaŭ okuloj. Personoj kun ekzemple homonima hemianopsio je la dekstra nur povas vidi la maldekstran parton de la vidkampo. La videblaj impresoj venantaj de la dekstra flanko iras de ambaŭ okuloj al la maldekstra vida kortekso en la cerbo. La vida kortekso troviĝas en la malantaŭa parto de la homa cerbo, en la regiono provizita per sango de la posta cerba arterio (PCA). Apopleksioj trafantaj la postan cerban arterion pro tio ofte rezultigas homonimajn hemianopsiojn.

 
homonima hemianopsio maldekstren

Dum klinika observo, homoj kun homonima hemianopsio klinas al puŝiĝo kontraŭ objektoj aŭ personoj en la blinda parto de la vidkampo. Ili ofte ne iras meze de la vojo aŭ meze en la koridoro, sed tre proksime je la rando sur la blinda flanko.

Heteronima hemianopsio redakti

De la heteronima („malsamnoma“) hemianopsio perdiĝas la vidkapablo por ĉiu okulo sur malsama flanko de la vidkampo (por la dekstra okulo dekstre kaj por la maldekstra okulo maldekstre, aŭ inverse). Oni distingas la bitemporalan kaj la binazan hemianopsion.

 
temporala hemianopsio

La bitemporala hemianopsio okazas kiel postsekvo de procezoj proksimaj al la kiasmo optika, ĉar ĝi estas la kruciĝo de la fibraroj venantaj de la mezaj partoj de la retino. La fibroj troviĝas tre proksime unu de la alia kaj estas ofte lezitaj, se kreskas tumoro en tiu loko (ekz. hipofiza adenomo, kraniofaringeomo). Ĉe la binaza hemianopsio perdiĝas la vidkapablo en la meza vidkampo, ĉirkaŭ la nazo.

 
duflanka naza hemianopsio

La perturbo estas relative malofta, ĉar la fibroj el la flankaj partoj de la retino ne kruciĝas kaj iras ekstere en la kiasmo optika al la malantaŭa parto de la cerbo, tiel ke pro la anatomiaj faktoj maloftas lezoj, kiuj trafas ambaŭ eksterajn fibrarojn (eblaj kaŭzoj estas bazaj meningitoj aŭ aneŭrismoj de la interna carotida arterio).[2]

Kvaronanopsio redakti

Ekzistas ankaŭ blindeco, kiu kovras nur kvaronon de la vidkampo. Tio okazas pro lezoj de la tielnomataj kurbiĝo de Meyer aŭ kurbiĝo de Baum, kiuj konsistigas la temporalan respektive parietalan parton de la optika radiaro.

Korteksa blindeco redakti

Se homo havas difekton en la vida regiono de la kortekso ambaŭflanke, kiel povas okazi pro ambaŭflankaj infarktoj de la posta cerba arterio (PCA) aŭ ĉe la pinto-de-bazilaro-sindromo, li estas fakte blinda, kvankam liaj okuloj ankoraŭ bone funkcias. Tiun blindecon oni nomas korteksan blindecon.

La korteksa blindeco kombiniĝas tipe kun anozognozio, tio estas maleblo mem konsciiĝi pri la difekto. Tio signifas, ke la homo, kvankam li ne povas vidi ion ajn, estas konvinkita ke li ĉion vidas. (Demandante la pacienton: „Ĉu vi vidas miajn fingrojn?“ oni ricevas la respondon „Jes.“, sed se oni petas lin, tuŝi per sia montrofingro la kuracistan montrofingron, li kompreneble ne povas plenumi tion kaj malcerte serĉadas, mem ne komprenante kio estas la problemo.)

Tiu kombino de korteksa blindeco kaj anozognozio nomiĝas Anton-sindromo laŭ la aŭstra neŭrologo Gabriel Anton (1858-1933). Li kiel unua oficiale publikigis priskribon en medicina revuo.[3] [4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Mummenthaler, M. & Mattle, H. (2002) Neurologie, Thieme: Stuttgart/New York, S. 635-637
  2. Bähr, M. & Frotscher, M. (2003) Duus‘ Neurologisch-topische Diagnostik. Anatomie-Funktion-Klinik. Thieme Verlag: Stuttgart, S. 132-139
  3. Anton G (1898): Über die Selbstwahrnehmung der Herderkrankungen des Gehirns durch den Kranken bei Rindenblindheit und Rindentaubheit, Arch Psychiat Nervenkr 32: S. 86–127
  4. Anton G (1896): Blindheit nach beidseitiger Gehirnerkrankung mit Verlust der Orientierung im Raume, Mittheilungen des Vereines der Ärzte in der Steiermark 33:S. 41–46