Hemmiken

komunumo de Svislando

Hemmiken estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Hemmiken
Blazono de Hemmiken
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 29′ 23″ N 7° 53′ 35″ O / 47.48972 °N, 7.89306 °O / 47.48972; 7.89306 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 23″ N 7° 53′ 35″ O / 47.48972 °N, 7.89306 °O / 47.48972; 7.89306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 273
Areo 3,39 km²
Alteco 497 m super marnivelo
Poŝtkodo 4465
Komunumkodo 2848
Mapo de Hemmiken
vdr

Geografio redakti

Hemmiken situas norde de la monto Wischberg en flanka valo de la Ergolzvalo ĉe la bordo de la rivereto Hemmikerbach. De la komunuma areo de 3,39 km², servas 0,19 km² por setlejoj, estas 2,38 km² uzataj por agrikulturo, kaj 0,86 km² kovritaj de arbaro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hemmiken limas al en nordo al Buus, en nordoriento al Hellikon (Kantono Argovio), en oriento al Wegenstetten (Kantono Argovio), en sudoriento al Rothenfluh, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Ormalingen.

Trafiko redakti

La vilaĝo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Gelterkinden, kiu tamen trafikas nur en malregula kadenco kaj malofte.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hemmiken datiĝas el la jaro 1255 kiel Enninchon.

En Kästelen supre de la vilaĝo oni trovis objektojn el la romia epoko. En la malfrua mezepoko Hemmiken apartenis al la senjorujo Thierstein-Farnsburg. En la jaro 1461 ĝi fariĝis kiel parto de la senjorejo posedaĵo de la urbo Bazelo. Pro ĝia lima situo al la aŭstra valo de Frick la vilaĝo estis en la jaro 1499 dum la Ŝvaba Milito rabbruligita. Dum la Tridekjara Milito de 1633 ĝis 1634 ĝi estis okupita kaj rabita de hispanaj trupoj. En la jaro 1833 Hemmiken estis atribuita al la distrikto Sissach de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti