La hemoglobinurio estas la ĉeesto de libera hemoglobino en la urino kiel konsekvenco de intravaskula hemolizo.[1]

La hemoglobino estas molekulo kiu estas aligita al la eritrocitoj kaj helpas en la transporto de oksigeno kaj de karbona dioksido tra la korpo.

La eritrocitoj havas averaĝan vivon de 120 tagoj kaj, post tiu tempo, ili malkomponiĝas en partoj kiuj povas produkti novan eritrociton. Tiu procezo okazas tipe en la lieno, en la osta medolo kaj en la hepato. Se la eritrocitoj malkomponiĝas en la sangaj vaskuloj, la partoj moviĝas libere en la sangofluo. Se la nivelo de hemoglobino en la sango plialtiĝas troe, tiam tiu hemoglobino ekaperas en la urino, kio estas nomata "hemoglobinurio".

Notoj redakti

  1. Análisis de orina: atlas color. de Laurine Graff, p. 51, en Google Libros