Hemoliza-uremia epidemio de 2011

La hemoliza-uremia epidemio de 2011 estas epidemio de bakteriaj infektoj, kiu ekde majo 2011 okazis precipe en norda Germanio. Tiu ĉi infekto en multaj homoj kaŭzis la sindromon HUS (hemoliza-uremia sindromo), ĉe kiu bakteriaj toksinoj detruas la eritrocitojn kaj kaŭzas troŝarĝon kaj misfunkcion de la renoj.

Landoj koncernataj de la epidemio je 2011-05-31

La epidemion kaŭzis bakterio de la specio escherichia coli, kies plej granda parto estas nedanĝera por la homo. La danĝera speco estas nomata entero-hemoragia escherichia coli, mallonge EHEC, aŭ intestohemoragia E. C.. La koncerna stamo estis genetike identigita kaj nomita O104:H4.

Ĝis la 10-a de junio 2011 la epidemio kaŭzis 30 mortojn. Ĉirkaŭ 3000 homoj malsaniĝis.

Sociaj sekvoj redakti

Krom la teruraj sekvoj en la hospitala medio, la epidemio havis konsekvencojn el politika, socia, kaj ekonomiaj vidpunktoj. Dekomence la aŭtoritatoj de Hamburgo indikis ke eble la fonto de la epidemio estis kukumoj venintaj el Hispanio. Tio kaŭzis falegon en la vendo, inportado kaj sekve produktado en origino de ne nur kukumoj sed ankaŭ aliaj vegetaloj el Hispanio. Poste la germanaj aŭtoritatoj indikis kiel fonto burĝonojn de sojo-faboj el Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti