Hemoroido estas vejna variko de l' anuso, kiu jukadas, pikas, doloras kaj sangadas, precipe kiam ĝi inflamiĝas. Je la komenco, la hemoroida ŝvelaĵo, kiu estas kelkfoje trenita ekster la anuson dum fekado, reeniras per si mem aŭ per la premo de la fingro. Sed, kiam ĝi pligrandiĝas, ĝi ne plu povas reeniri tiel facile. Aperas tiam tenesmo (ŝajna bezono de eligado), kaj la intensiĝo de la doloroj kaŭzas la spasmon de la anusa sfinktero, kiu intensigas la ŝvelon, kaj ĉi tiu pliintensigas la spasmon en ne elirebla cirklo. La rezulto estas stringiĝo de la hemoroida ŝvelaĵo kun posta hemoragio pro ties rompiĝo, pusado pro flebito (inflamo de la vejno) aŭ gangreno de la stringita parto.

Alia ofta komplikaĵo de la hemoroidoj estas la inflamo de la rektumo, kiu estigas mukan elfluaĵon ĉe la komenco, mukpusan poste, miksitan kun sango dum la akutaj atakoj.

Ĉe hemoroiduloj la sangcirkulado en la anusa regiono efektiviĝas nenormale, kaj sekve ties histoj, en malbona nutrostato pro la kronika inflamo, ne kapablas sin defendi efike kontraŭ eĉ malgrava gratvundeto. Tiel pro kontinua agado de malmolaj fekaĵoj ktp. ekestas simpla fendeto (fisuro) pli aŭ malpli dolora, kiu kun paso de la tempo transformiĝas en rondforman ulcereton kaj finfine en pli ampleksan ulcerigon.