Hen

Hen [hen] estas seksneŭtrala homa triapersona pronomo en la sveda lingvo. Konsidere la kuntekston de la svedaj personaj pronomoj han (li) kaj hon (ŝi) estiĝis hen, por plenumi tri bezonojn: (1) la pure lingvan, sintaksan bezonon je seksneŭtrala vorto, (2) la bezonon je persona pronomo por personoj, kiuj ne klare asignas sin mem al iu sekso kaj (3) la pli politikan bezonon je persona pronomo, kiu forprenas la fokuson disde la aparteneco al sekso.[1] Hen estis proponita en 1966 en la sveda regiona gazeto Upsala Nya Tidning kaj denove en 1994 en artikolo de la lingvisto Hans Karlgren, sed ne atingis vastan atenton ĝis ĉirkaŭ 2010.[2] En Julio 2014 estis anoncite, ke hen estos inkluzivita en la vortliston de la sveda lingvo prizorgata de la Sveda Akademio.[3]

Ilustraĵo de la du seksaj pronomoj kaj hen per miksitaj seksosimboloj

Genitivo de hen estas hens. Hen ne normale havas apartan objektmorfon sed estas ankaŭ objekto hen. Pli malofte estas uzata ĝian objektmorfon henom.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Varför blir hen så upprörd?. Alirita 2014-08-15.
  2. Svenska Dagbladet, 2012-03-08.[1] Arkivigite je 2016-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. "Hen" med i ordlistan. Alirita 2014-08-15.