Henao estas ruĝa tinkturo por haroj aŭ haŭto, kie ĝi faras ĉirkaŭ dektagedaŭrajn kvazaŭtatuojn. La tinkturo estas eltirita el la araba arbedo lavsonio (Lawsonia inermis) aŭ henaarbusto. Lavsonio apartenas al la plej odoraj plantoj de la mondo. El la etaj floroj oni produktas parfumoleon, la foliojn sekigas, diserigas. La pulvoformaj henafolioj entenas 0,5-1,5% lavsonon - kiu respondecas pri la koloro. Se oni rikoltas la foliojn somere, ĝi ne kolorigas la harojn, sed donas silkan lumeton, elastecojn por la hararo. Oni uzas la foliojn de la aŭtuna rikolto por kolorigado.

La arbedo estas ĉiamverda, rapidkreska planto, kiu atinas eĉ 6 m, bone eltenas sekon, sed ne toleras vintran froston. Ĝi estas multigebla per branĉoj aŭ grajnoj.

hena-pulvo

http://www.henna.hu/hogyan.html Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine