Henck Alphonsus Eugène Arron (naskiĝis en Paramaribo, 25-an de aprilo de 1936, mortis la 4-an de decembro de 2000 en Alphen aan den Rijn, Nederlando) estis politikisto el Surinamo kaj estro de la Nacia Partio de Surinamo.

Henck Arron en 1988

En 1973 li venkis en la ĝenerala balotado en Surinamo por akiri memregadon. Li estis estro de la sendependigo de sia lando la 25-an de novembro de 1975. En 1977 li estis nomumita ĉefministro, kio li restis ĝis 1980, kiam li estis elpostenigita de puĉo nomita ``Revolucio de la Serĝentoj´´ estrita de Desi Bouterse, kaj lia registaro estis akuzita pro korupto kaj elpostenigita. En la ĝenerala balotado de 1987 Arron estis elektita vicprezidento kun Ramsewak Shankar kiel prezidento. Elpostenigita denove fare de Bouterse en 1990, li ekziliĝis en Nederlandon. Malmulte antaŭ mortiĝo li veturis en 2000 al Surinamo.

Li mortis la 4-an de decembro de 2000 en Alphen aan den Rijn, Nederlando.