Hendiadino estas retorika parolfiguro, kiu priskribas unu aferon per du similsencaj esprimoj. La vorto devenas de la greka ἓν διὰ δυοῖν (hen dia diojn = "unu per du").

Kontraste al taŭtologio, en kiu du sinonimoj aŭ kvazaŭ-sinonimoj aperas gramatike samrangaj, en hendiadino iu vorto estas sence subordigita, sed gramatike kunordigita kun alia.

PIV donas la ekzemplon "en pokalo kaj oro…" (= en ora pokalo).

En iuj lingvoj oni konsideras ankaŭ kelkajn taŭtologiojn hendiadinoj, se unu sola el la du vortoj ne elvokas la signifon; oni povas kompari tion al la esprimo "Sodomo kaj Gomoro", kiu elvokas multe pli ol "Sodomo" kaj "Gomoro" unuope. Tiaj kunordigitaj hendiadinoj ofte estas fiksaj esprimoj kun proverbeca karaktero.