Hendrik Bulthuis

nederlanda esperantisto

Hendrik Jan BULTHUIS [bilthejs] (naskiĝis la 15-an de septembro 1865[1] en Warffum, mortis 27-an de aprilo 1945 en Menterwolde) estis nederlanda esperantisto, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, originala romanisto, tradukanto kaj verkisto.

Hendrik Bulthuis
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1865 (1865-09-15)
en Eemsmond
Morto 27-an de aprilo 1945 (1945-04-27) (79-jaraĝa)
en Menterwolde
Lingvoj EsperantonederlandafrancagermanaanglaVolapuko
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Hendrik Bulthuis
Familio
Infano Rico Bulthuis
Okupo
Okupo lingvistoesperantistotradukisto
Verkoj Jozef kaj la edzino de Potifar
La Vila Mano
Idoj de Orfeo
Esperanto
Esperantisto numero 9513
vdr

Esperanta agado redakti

En sia juneco Bulthuis estis volapukisto, en 1899 li ricevis diplomon en Volapuko kiel ĉefinstruisto. En 1901 Dreves Uitterdijk sendis al li lernolibron de Esperanto kaj post tiu tempo li estis esperantisto. Bulthuis multe korespondis kun alilandaj esperantistoj, multe propagandis Esperanton, precipe en Hago, gvidis kursojn, funkciis kiel sekretario de ekzamena komitato ekde ĝia starigo ĝis la 1930-aj jaroj. De 1910 li estis membro de la Lingva Komitato.

Verkoj redakti

Post la emeritiĝo en 1924 li laboris nur por Esperanto – kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, Bulthuis estas unu el la plej persistaj laborantoj en la Esperanta kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia Du Biletoj, tradukita el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn kaj broŝurojn - Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio tradukita el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la literatura aldono de Lingvo Internacia en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originaloj.

Originaloj redakti

Tradukoj redakti

Sekvavice gravaj estas liaj tradukoj, kiujn Enciklopedio de Esperanto opinias "grandiozaj":

Ceteraj verkoj redakti

Kiel poeto Bulthuis eldonis nur La du Ŝipoj, 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelono.

Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan Onklo el Ameriko, 1922, dramon Malriĉa en Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 Salomeo, dramon de la anglo Oscar Wilde.

El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, kaj Josefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 Karaktero, el la nederlanda de J.M. van Stipriaan Luïscius (tiu verko aperis ankaŭ en la finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, tradukitaj ĉiuj el la Esperanta teksto).

Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte por nederlandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de Robinsono Kruso, estas konscience faritaj. - Laŭ Enciklopedio de Esperanto Bulthuis ankaŭ laboris pri traduko de Don Kiĥoto el la hispana, kiu tamen ne aperis. Laŭ la sama fonto li verkis ankoraŭ romanon por junuloj.

 
Subskribo de Bulthuis el 1927.

La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de Bulthuis estas Nikolao Nekrasov, kiu verkis ampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ marksisma vidpunkto por la antaŭskisma revuo La Nova Epoko (okt. 1929 ĝis febr. 1930) kaj por la postskisma La Nova Etapo (1932).

Reginald Banham en EdE juĝas: "La stilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia "evoluiganto" de nia lingvo".

Biografioj pri Bulthuis redakti

Fotoj de Bulthuis redakti

  • Foto kun la edzino en Ĉikago en La Praktiko 1936/8 (56), p. 7.

Tradukoj redakti

Recenzoj redakti

  • Valentin Melnikov, "H.J. Bulthuis. Malriĉa en spirito." 95 paĝoj. Fonto, Chapecó, 2015 (2-a eld.) Esperanto, 1355(3) Marto 2021 p. 58.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti