Hendrik Christoffel van de Hulst

Hendrik Christoffel van de Hulst (naskiĝis la 19-an de novembro 1918 en Utrecht, mortis la 31-an de julio 2000 en Leiden) estis nederlanda astronomo kaj matematikisto

Hendrik Christoffel van de Hulst
Persona informo
NomoHendrik Christoffel van de Hulst
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1918
NaskiĝlokoUtrecht
Dato de morto31-a de julio 2000
MortolokoLeiden
Aĝo je morto81
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoNederlando
Lingvoj
Denaska lingvonederlanda lingvo [+]
Parolata lingvonederlanda lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoAkademiepenning, Henry Draper Medal, Medalo Eddington, Karl Schwarzschild Medal, Bruce Medal, Medalo Rumford, Janssen Medal, eksterlanda ano de la Reĝa Societo, Karl G. Jansky Lectureship [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis en Utrecht, kaj daŭrigis sian studon en la observatorio de Leiden sub la estreco de Jan Hendrik Oort.

Tie, En 1944, li kalkulis ke la nuboj da neŭtra hidrogeno de nia galaksio devas elsendi radioondon kun ondolongo de 21 centimetroj (tie estas 1420,4 megahercoj). Tiun radiadon unuafoje observis Edward Purcell kaj Harold Ewen en 1951.

Hendrik van de Hulst ricevis doktorecon en 1946. Inter 1948 kaj 1984, li laboris en la Universitato de Leiden kaj estis ano de la Reĝa Nederlada Akademio pri Sciencoj. Inter 1975 kaj 1986 li kunlaboris kun la Eŭropa Kosma Agentejo.

La radiado de 21 centimetroj de ondolongo iĝis grava elemento de la astronomia esploro. Ne absorbata de la kosma polvo, ĝi permesas desegni la mapon de la ĉeesto de hidrogeno en la lakta vojo kaj en aliaj galaksioj. Asociata kun la mezuro de la efiko de Doppler, ĝi permesis eltrovi, ke nia galaksio estas rektokoneksa spirala galaksio.

Honoroj redakti

Hendrik van de Hulst estis ricevanto de:

Oni donis lian nomon al asteroido 2413 van de Hulst.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti