Henfstädt

komunumo en Turingio, Germanio

Henfstädt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 351 loĝantojn.

Henfstädt
Blazono
Henfstädt (Germanio)
Henfstädt (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Feldstein
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98660
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069021
Politiko
Komunumestro Simone Langner-Schneider
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Mittlere Dorfstr. 3
Demografio
Loĝantaro 351 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 10° 35′ O (mapo)50.51666666666710.583055555556Koordinatoj: 50° 31′ N, 10° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 330 m
Areo 8,10 km²
Oficiala retejo https://www.verwaltungsgemeinschaft-feldstein.de/verzeichnis/objekt.php?mandat=99459
vdr

Historio redakti

Ŝatata eksursocelo estas Henfstädt fare de biciklistoj veturiĝantaj sur la Werratal-cikladovojo. La unua endokumenta mencio estis jam en 914. La sekvintajn jarcentojn regis lokaj dinastietoj. Ĉefe tri bienoj kavaliraj respektive nobelaj ekzistas ankoraŭ nun.

Vidindaĵoj redakti

Vizitindas la Malantaŭa kastelo (Vorderes Schloß; Obernitzisches Gut), renesancstila konstruaĵo kun framskeletaj superaj etaĝoj kaj antaŭanta ŝtupara turo (hodiaŭ loĝejo). La Meza bieno (Mittleres Gut), la iama bieno de la sinjoroj, estas feriejo hodiaŭ. Finfine oni havas la Malantaŭan kastelon (Hinteres Schloß; Zufraßisches Gut) de 1595, la plej kaduka el ĉiuj.

Tre belas la protestantisma Paroĥuja kirko kun impona galerio kaj epitafoj de la familioj Zufraß kaj von Hanstein el la jarcentoj 16-a ĝis 18-a. La kirko situas rekte ĉe la cikladovojo Werratal-Radweg. Rekte kontraŭ la preĝejo estas plurarka Ŝtona ponto trans la Werra-rivero sur kiu kondukas ankaŭ la menciita ciklovojo en la direkto de Leutersdorf kaj Meiningen.

En la ĉrikaŭaĵo de Henfstädt estas multaj belaj aferoj por migrantoj. Tre rekomendatas grimpado sur Steinerner Berg je alteco de 497 metroj. Tie troviĝas la ruina Ottilio-kapelo (ĝi simple nomatas ofte Ŝtona kirko). Ĝi samtempe estas belvidejo; por geologiaj spertuloj tuj okulfrapas la gigantaj bazaltaĵoj tieaj. Belega migradoparadizo estas ankaŭ la proksima Wachen-valo kun multaj juniperaj arbustoj. Proksimas ankaŭ la ruino de Kastelo Osterburg ĉe Hain kun belfrido el la 13-a jarcento. La tuta komplekso iam servis la protektadon de la Werra-komercvojo.