Henk Sneevliet

nederlanda ĵurnalisto kaj politikisto

Hendricus Josephus Franciscus Marie SNEEVLIET, konata kiel Henk SNEEVLIET, pseŭdonime Maring laŭ la indonezia kaj 马林 [ma-lin] en la ĉina (naskiĝis la 13-an de majo 1883 en Roterdamo, mortis la 13-an de aprilo 1942 en Leusden) estis nederlanda politikisto, sindikatisto, marksisto kaj ano de la rezistomovado dum la Dua Mondmilito.

Henk Sneevliet
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1883 (1883-05-13)
en Roterdamo
Morto 13-an de aprilo 1942 (1942-04-13) (58-jaraĝa)
en Kamp Amersfoort
Mortokialo pafvundo
Lingvoj nederlandafrancagermanaanglaindonezia
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Wilhelmina Hendrika Draaijer
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto • sindikatisto • rezistobatalanto
vdr

Antaŭ la Dua Mondmilito, Sneevliet estas aktiva en Nederlando kaj Nederlanda Hindio kiel revoluciulo kaj kontraŭkoloniisto. Kiel agento de la Tria Internacio, Sneevliet gvidis la formadon de la Komunista Partio de Ĉinio en 1921. En Nederlando li estis fondinto, prezidanto kaj nura reprezentanto en la Dua Ĉambro por la Revolucia Socialisma Laborista Partio. Li partoprenis la komunisman reziston kontraŭ la nazia okupacio de Nederlando dum la Dua Mondmilito, por kio la nazioj ekzekutis lin en aprilo 1942.

Verkoj (selekto) redakti

  • Internationale Klassenstrijd: De stakingen in het transportbedrijf (Amsterdamo 1911; unue eldonita en De Nieuwe Tijd);
  • Waarom het te doen is! (Hilversum 1912; kun N. Nathans);
  • Het Proces Sneevliet: De sociaal-democratie in Nederlandsch-Indië (Semarang 1917; kun A. Baars);
  • Mijn uitzetting: Vergeefs verweer tegen de eerste politieke externeering onder den 'nieuwen koers' (Semarang 1918);
  • Tegen machtswaan en misleiding! De staking in het transportbedrijf (Roterdamo 1920; kun E. Bouwman);
  • De daad nu. Oppositie en revolutionaire vakbeweging (Amsterdamo 1932);
  • Het Proces Sneevliet (Amsterdamo 1934);
  • Storm in de Jordaan. Spontaan verzet tegen steunverlaging (Amsterdamo 1934);
  • Hoe komen we tot eenheid van actie (Zaandam-Amsterdamo 1935; kun P. de Groot);
  • Een lichtstraal uit het Zuiden (Amsterdamo 1935),
  • Spartacus ontwaakt (Nergenshuizen 28-a de februaro 1941; sub pseŭdonimo: Baanbreker).

Eksteraj ligiloj redakti