Hennigsdorf

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Hennigsdorf [HEninksdorf] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberhavel de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 26 728 loĝantojn.

Hennigsdorf
Blazono
Hennigsdorf (Germanio)
Hennigsdorf (Germanio)
DEC

Map

mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Oberhavel
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03302
Poŝtkodo 16761
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 1422
Aŭtomobila kodo OHV
Oficiala Municipokodo 12065136
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Andreas Schulz
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 26728 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 38′ N, 13° 12′ O (mapo)52.63777777777813.203611111111Koordinatoj: 52° 38′ N, 13° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 33 m
Areo 31,10 km²
Oficiala retejo https://www.hennigsdorf.de/
vdr

Ĝi troviĝas apud rivero Havel, havas havenon kaj grandajn industriajn produktejojn, kiuj organizas transporton per ŝipoj.

Henningsdorf estis fama pro sia industrio, nome produktado de ŝtalo kaj de lokomotivoj kaj vagonaro por la fervojo.

ŝtalo produktado redakti

La nuna kompanio "Hennigsdorfer Elektrostahlwerke" apartenas al la itala "Riva-Grupo" la tria granda produktanto de ŝtalo en eŭropo. Fine de la 19-a jarcento la elektrokompanio AEG translokiĝis al Henningsdorf kaj konstruis ŝtalfarejon kun du elektraj forno en la jaro 1917 kaj unu 20 t "Siemems-Martin-Forno" kun fandejo kaj produktejo por radoj. Ĝi iĝis 1926 "Mitteldeutsche Stahlwerke AG" de Friedrich Flick.

Ekde 1947 okazis rekonstruo sur la bazo de "Siemens-Martin-Fornoj" kaj la fabriko funkcias kiel ŝtata kompanio de GDR. En 1969 ĝi iĝis parto de la Kombinato por altkvalita kaj nobla ŝtalo (VEB Qualitäts- und Edelstahl-Kombinat) , al kiu ankaŭ apartenas la ŝtalfarejo en Brandenburg (Havel). 10 jaroj la fabriko en Henningsdorf estis la gvidanto de la kombinato.

Komence de la 70-aj jaroj okazis modernigo per la konstruo de elktra ŝtalfarejo kun gisejo, kaj en 1976 aldoniĝas kontinua gladiga strato por la produktado de ŝalto por betono kaj altkvalita ŝtalo en ringoj.

En 1990 la fabriko en Henningsdorf estis prenata el la dissolvita kombinato kaj la Treuhandanstalt fondas en julio novan komponanio Hennigsdorfer Stahl GmbH kiu modernigas la elektran ŝtalfarejon, sed lasas la "Siemens-Martin"-parton kun la veldejo.

La "Riva-Grupo" transprenis la speciale fonditan H.E.S. Hennigsdorfer Elektrostahlwerk GmbH kaj investis 150 milliono da Euro. Fonto

lokomotivoj redakti

 
La elektra lokomotivo BR-243 el Henningsdorf ankoraŭ funkcias kiel DB-143

La VEB Lokomotivbau Elektrotechnische Werke (LEW) „Hans Beimler“ en Hennigsdorf estis la sola produktanto de elektraj lokomotivoj en GDR. Krom la serioj DR-211, -242, -251, -250, -212/-243/-114/-112 kaj -252 estis ankaŭ produktita la dizela lokomotivoj de la serion DR-105 kaj DR-106, kiuj estis evoluigita de VEB Lokomotivbau „Karl Marx“ (LKM) in Potsdam-Babelsberg. Krome estis produktita la mineja lokomotivo de la serio EL-2 en grandaj nombroj.

En la 1980-aj jaroj estis ankaŭ produktitaj elektraj maŝinoj por la hejmoj, ĝardenaj mebloj kaj fornoj por saŭno. Al la kombinato apartenis

  • VEB Berliner Bremsenwerk, Berlin, posteulo de Knorr-Bremse
  • VEB Schichtpressstoffwerk (SPW), Bernau bei Berlin
  • VEB Galvanotechnik Leipzig (GTL), posteulo de Langbein-Pfanhauser Werke AG

La Treuhandanstalt disdividis la kombinaton. La relaj veturiloj iĝis AEG Schienenfahrzeuge GmbH, ekde 1996 ĝis 2001 iĝis parto de Adtranz kaj poste apartenis kun draste reduktita laboristaro al la konzerno Bombardier Transportation.

La aliaj branĉoj fiaskis, escepte de Marx Elektrowärme GmbH, kiu produktas elektrajn fornojn por industria bezono kaj gisujojn.

fonto

Eksteraj ligiloj redakti

 
Martin-Luther-Kirko
 
malnova urbodomo
 
unu el la lastaj gardoturoj de la eksa Berlina Muro en Henningsdorf