Henninger-bierfarejo

Henninger-bierfarejo estis grava bierfarejo en Frankfurto ĉe Majno, Germanio. La bierfarejo havas siajn radikojn en la bierfara domo de Eberhard Stein el 1655. Nun ĝia posedanto estas la Radeberger grupo kaj ĝi ankoraŭ ekzistas kiel varomarko. La biero nun estas enboteligata de la Binding Brauerei ankaŭ en Frankfurto. La Henninger familio estas malnova nobela familio el okcidenta Bavario kiu ankaŭ havas bierfarejojn ekster Rothenburg ob der Tauber kaj Erlangen jam ekde la 1790-aj jaroj.

Henninger-bierfarejo
registrita markobierfarejo vd
Dum 1881 - 2000
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
Lando Germanio
Agokampo biero
vdr
Henninger-turo (malkonstruita en 2013)

La Henninger varomarko vendas la sekvajn bierojn:

  • Kaiser Pilsner
  • Export - Spica, premia biero.
  • Radler - Biero kaj limonado miksaĵo.
  • Diät-Pils - Biero kun malmulte da karbohidrato.
  • Highlander - Farita kun viskia malto.

Eksteraj ligiloj redakti