Henoteismo (el la antikva greka εἷς θεός [heis theos] («Unusola dio»), termino forĝita de Max Müller, alvokas tipon de religieco kiu elstarigas kaj, foje, ĉefigas unu dion super la aliaj ĝis alcentrigi sur ĝin preskaŭ la tutan kulton. [1]. Temas, do, pri kulta formo meza inter politeismo kaj monoteismo, en kiu estas apartmaniere venerita unu diaĵo sen tamen nei la ekziston de aliaj diaĵoj: pri ili estas konfesata la malsupereco.

Henoteismo kaj monolatrio (monokulto) redakti

Spite similecon de konceptoj, henoteismo kaj monolatrio (el la antikva greka μόνος (“unika”), kaj λατρεία, ("kulto") malsimilas inter si rilate iujn punktojn. En henoteismo, ekzemple, ne estas ekskluditaj ke aliaj dioj, eĉ se malsuperaj, estu objektoj de kulto, afero nekonceptebla en monolatria kulto.

Rilate la tempodaŭron, henoteismo kaj monolatrio povas sekvi la unuan la dua: okazis fakte ke en henoteismo la kulto al unika dio, ene de pli vasta panteono, estis portempa sistemo por atingi tutnune favorojn el tiu aparta dia forto; en monolatrio tia partianiĝo favore al unika diaĵo daŭris pli longatempe kaj ĉiam pli alproksimiĝis al monoteismo ĝis fariĝi unikeco kun ĝi: temus, do, pri vera pasponteto al monoteismo.

Nemalofte en henoteismo la supera diaĵo estas tiu el kiu estas generataj la aliaj kiel okazas en Hinduismo

Temas, pro tio, pri koncepto rafine malsama ol tiu de monoteismo, en kiu oni teorias pri unu sola kaj unika Dio, ne nur pri unika kulto kiel okazas en la monolatriaj religioj.

Henoteismo en kelkaj antikvaj religioj redakti

Katalogiĝas henoteismo inter la misterecaj kultoj (esoteraj kultoj) de la greka-romia epoko, antaŭislama araba religieco, tiu de indianoj aŭ apartaj devotaĵoj de kelkaj urboj rilate precizan diaĵon, kiel en la antikva Jemeno sabea, kaj najbaraj similaj. Ankaŭ la anstataŭigo, flanke de la “hereza” faraono Aĥnaton, de la tiama egipta panteono per la adoro al la suna disko Aton estas konsiderata de antropologoj formo de henoteismo. Ankaŭ hinduismo estas de multaj antropologoj kaj teologoj taksata henoteismo

Greka-romia religio redakti

Dum en la praa greka kaj romia mitologioj la religio sin prezentas kiel politeismo, en la klasika epoko, subinflue de filozofio enmediiĝis diversaj religiaj konceptoj proksimaj al supereco de iu dio. Foje, fakte, Zeŭso (aŭ Jovo), estis konfesita kiel supera, ĉiopova kaj ĉioscia, reĝo kaj patro de la dioj de Olimpo. Laŭ Maijastina Kahlos, “monoteismo estis vaste instruata en la kleraj rondoj de la malfrua klasika epoko” kaj “ĉiuj diaĵoj estis konsideritaj kiel apartaj aspektoj aŭ epitetoj de la supera Dio”, [2] Maksimo el Tiro (2-a jarcento.), deklaris: "En tia mitologia kunteksto, ribeltendenca kaj malordema, vi povas trovi regulon konkordan asertantan ke sur la tuta tero estas unusola Dio, reĝo kaj patro de ĉiuj ekzistuloj, kaj multaj dioj, filoj de tiu Dio, kiuj regnas kune kun li.” [3]

Novplatona filozofo Plotino instruis ke unuas la “Unulo”, kaj politeisma gramatikisto [4] Maksimo el Madaŭro eĉ deklaris ke nur frenezulo povus nei la ekziston de la Supera Dio.

Hinduismo redakti

La nuntempa hinduismo estas precipe monisma, foje eĉ monoteisma. La koncepto, fakte, pri brahmo implicas realon “transcendan kaj imanentan”, kiun malsamaj penstendencoj interpretas, santempe, kiel personan, nepersonan aŭ transpersonan. Kun la enkampiĝo de Ŝivismo kaj Viŝnuismo komence de la kristana erao, hinduismo fariĝis ĝenerale pli monisma kaj henoteisma: estas praktike komuna konsento en la ĉeesto de iu dio difinita supera, absoluta, ĉioscia entaĵo: ĉiu el la religitendencoj (Ŝivismo, Viŝnuismo, Ŝaktiismo kaj Smartismo) kultas kiel superan dion kaj precipe objekton de kulto sian specifan diaĵon (Ŝivo, Viŝnuo, Ŝaktio, ktp), dum la ceteraj diaĵoj estas juĝataj simplaj “duondioj” aŭ manifestiĝoj de la unikulo. Krome menciindas la Ajĝavaĵi mitologio.

La multego de dioj, aŭ Deva, foje estas imagita, laŭ iuj fakuloj, kiel la anĝeloj de la kristanaro[5].

En tiu miksaĵo de monismo, monoteismo kaj politeismo, henoteismo, eblas diversaj kaj malsamaj kaj same kunfundamentaj difinoj de hinduismo.

Kristanismo redakti

Kristanismo ekstreme foras el henoteismo ĉar ekstere de Dio Kreinta nenio havas dian karakteron, eĉ la propetataj sanktuloj aŭ anĝeloj, kaj eĉ ĉio spirita, estas nur kreaĵaro. Kaj ĉiuj kristanaj eklezioj konfesas preĝon al ĉielaj personuloj kondiĉe ke temus pri simpla propetado, nome ke ili kunpreĝu al Dio por la devotulo: okaze de provita miraklo, tiu ĉi estas ĉiam atribuebla al Dio. Eĉ la konfesata Triunuo ĉiam koncernas tri personojn en unusola Dio.[6]

Se ĉe kelkaj popolaj franĝoj konvertiĝintaj el paganismo al kristanismo emis anstataŭigi la paganajn diojn per la sanktuloj (homoj aŭ anĝeloj) kultitaj de kristanismo rezultigante sinkretismojn, ĝuste tion la kristanaj eklezioj rifuzis atribuante al la sanktularo ĉiam realon nedian kaj kreaĵan.

Fakuloj taksemas kristanajn ekleziojn de la gnostika medio ĝenerale ankaŭ henoteismaj.

Laŭ la atestantoj de Jehovo kies precipa ĉevaleto stariĝas en la rifuzo de la kristana Triunuo, ekzistas nur unika Dio dum Jesuo Kristo estas ja jes elstarega anĝelo enkarniĝinta, sed simpla kreatulo, kvankam eĉ mem helpis Dion en la kreado. [7]. Kaj la samo estas dirata de Satano.

Judismo redakti

Laŭ kelkaj interpretoj pri la Malnova Testamento iuj pasaĵoj supozigus ke dekomence estis diversaj dioj, kiel pri Baal, akceptitaj kiel dioj sed ne venerindaj.

Moderna religia judismo estas strikte monoteisma, sed iuj historiistoj pri formiĝo de la Biblio opinias, ke, ĉe komenciĝo, ĝi ne tute liberiĝis el henoteismaj spuroj. Estas ĝenerale akceptite, ke multaj religioj de la ferepoko, praktikataj en la iama Israelo, estis praktike henoteismaj. Ekzemple, Moabitoj adore veneris Kamoson, Edomitoj Qaŭson, ambaŭ kultitaj en la panteono kanaana, gvidata de la precipaj dioj El kaj hugarita Aŝerao. La alveninta hebrea popolo ne estis indiferenta antaŭ tiu fantaziplenaj kultoj kiujn ili ne disdegnis ofte honori eĉ per templetoj[8]

Kelkaj bibliaj rakontoj ŝajnis akcepti la ekziston de la kanaanaj dioj, kiuj ekzercus pli grandan povon en la landoj kie ili estas kultataj aŭ per la sanktaj objektoj al ili ligitaj; ilia povo estis imagita reala kaj povis esti profita por ilia elektita patroneco en la propra lando. Kaj fakuloj trovas atestaĵojn laŭ kiuj popoloj kapitulaciantaj antaŭ la invadantaj hebreoj kaj akceptantaj la israelan Dion praktike konservis ankaŭ la kultojn al antaŭaj siaj dioj[9]. Ekzemple, laŭ 1 Sam 4, Filiŝtoj ĉagreniĝis kiam mem informiĝis ke israelidoj venos batali kun la Kesto de Interligo, kaj do kun Javeo kunbatalanta.

En 2 Reĝoj, aramea generalo Naaman persistas en la volo kunporti kun si teraĵojn de israela lando opiniante ke tiukaze Javeo kapablas lin sanigi. Al Israelidoj estis severe malpermesite kulti aliajn diojn, sed antaŭ la babilona ekzilio ili ne estis tute monoteismaj.[10]. Malrekte tio estas konfirmita ankaŭ el la plendoj de profetoj kiuj trovis la kaŭzon de la malvenko kaj deportaĵo en la forlaso de la ekskluziva kulto al Javeo.

Krome la unua el la dek ordonoj povas esti interpretata kiel malpermeso kulti aliajn diaĵojn krom la veran Dion, sed eblas ankaŭ ĝin interpreti henoteisme, se oni konsideras, ke en ĝi estas subtenate ke ĉe israelidoj ne devas ĉeesti “alia dio antaŭ mi” (Readmono 5,7). La fakto mem ke Moseo pretendas koni la nomon de la manifestiĝanta Dio povas esti interpretita kiel bezonon lin distingi el aliaj dioj.

Spurojn de henoteismo, se ne de politeismo, oni trovus en esprimoj de la psalmaro (49/50) aŭ en la lingvaĵo de la libro de Danielo en kiuj estas uzata la esprimo “Dio de la dioj”[11]. Estas citita porpruve ankaŭ la Genezan esprimon Elohim kiu signifas Dion sed ĝia pluralo ŝajnas restaĵo de politeisma lingvaĵo. Ĉi-kaze estas evidentigata ankaŭ certa malsameco inter la konfeso de la profetoj kun la oficialoj de la Templo kaj henoteismo de popolaj frakcioj.

Islamo redakti

Fakuloj diras ke Islamo estas ankaŭ reago kontraŭ la henoteisma religia sistemo de popoloj loĝantaj la araban duoninsulon, kie originis islamo mem. Islamo tiam estas esence monoteisma, ĉar ĝi agnoskas unusolan Dion nomatan, kun la radiko jam uzita de la praaj araboj, Alaho “Allah”.

Tiu unika Dio estas ankaŭ la unika kreinto. Li kreis ankaŭ ĉion kio staras en la spirita sfero, nome anĝeloj kaj ĝinoj kaj diablo Iblis, kiuj obeas al la Dia potenco ankaŭ kiam ili ribelas kaj provas malbone agadi: ĝinoj estas spiritoj kapablaj konsili al bono aŭ al malbono, kaj Iblis fariĝis diablo kiam ribelis kontraŭ la dia intenco krei Adamon.

Rilate propeton, islamo akceptas nur tiun de Mohamedo, kvankam Jesuo estas la plej proksima kaj la sola parolanta rekte kun Dio mem. Tamen, inter la islamaj popoloj, precipe en Nordafriko estas alte konsideritaj Marabutoj kies tomboj ĝuas je apartaj potenco akirebla en iliaj lokoj.

Egiptiaj religioj redakti

Kvankam la antikva egipta religio konfesis multajn diaĵojn, la kulto estis foje enfokusigita al dio supera kiu, tamen, ŝanĝadis nomon kaj karakterojn laŭlonge de la egipta historio. Kiam Aĥnaton, ekzemple, fariĝis faraono (ĉirkaŭ 1353 a.K.), pograde anstataŭis ĉiujn kultojn deklarante ke Aton ne nur estis la supera dio sed ankaŭ la unusola dio. Li eĉ ŝanĝis sian nomon el Amenhotep la 4-a al Aĥnaton kaj altrudis la formovon, eĉ detruon, el la temploj, de la nomo de la antaŭa supera dio Amnon kaj ankaŭ referaĵojn al la plureco de Dio. Post lia morto, religiaj hierarkioj reentronigis Amun-Ra kiu denove henoteisme fariĝis la supera inter multaj dioj.

Notoj redakti

  1. Müller, Max. (1878) Lectures on the Origin and Growth of Religion: As Illustrated by the Religions of India. London:Longmans, Green and Co.
  2. Maijastina Kahlos, Debate and Dialogue: Christian and Pagan Cultures C. 360-430, Ashgate Publishing, 2007, p.145; p.160
  3. Encyclopedia Britannia, 11a eldono, Maximus Tryius.
  4. Maijastina Kahlos, Debate and Dialogue: Christian and Pagan Cultures C. 360-430, Ashgate Publishing, 2007, P.70
  5. The True History and the Religion of India: A Concise Encyclopedia of Authentic Hinduism
  6. Catholic Encyclopedia: Intercession; [1]
  7. Traduzione del Nuovo Mondo delle Sacre Scritture
  8. ref name = "noll">K. L. Noll, Canaan and Israel in Antiquity: An Introduction, Continuum, 2002, p.123
  9. David Bridger, Samuel Wolk et al., The New Jewish Encyclopedia, Behrman House, 1976, pp.326-7
  10. The Early History of God: Yahweh and the Other Deities in Ancient Israel, Eerdmans Publishing, 2002, pp.58, 183
  11. Tamen ne mankas interpretoj kiuj vidas el la “dioj” anĝelojn eminentajn, ja jes, sed kreitajn

Vidu ankaŭ redakti