La HenotikonEnotiko (antikve-greke ἑνωτικόν, henōtikón, laŭlitere “unuigilo, porunuiga instrumento”) estis teologia edikto de la bizanca imperiestro Zenono, por religie unuigi la imperion.

Henotikon
edikto
Aŭtoroj
Aŭtoro Akacio de Konstantinopolo
Lingvoj
Lingvo mezepoka greka lingvo
Eldonado
Eldondato 482
vdr

Historio de publikigo redakti

La edikto Henotikon estis publikigita de la bizanca imperiestro Zenono (425-491) la 28-an de julio 482, sugeste de Akacio la patriarko de Konstantinopolo (484-519).

La edikto provis ĉesigi la kristologiajn disputojn inter la "Kalcedonistoj" (kun Romo kaj Konstantinopolo, kiuj estis subskribintaj la dekretojn de la Koncilio de Kalcedono) kaj la eklezioj de Antioĥio kaj Aleksandrio, kiuj ne estis subskribintaj la kalcedonajn dekretojn.

Enhavo redakti

Celante refari la religian union (hénosis) de la imperio, en la edikto estis asertate ke:

La henotikon estis do provo unuigi la Eklezion ĝin revenigante al la antaŭkalcedona situacio, sen tamen eksplicite malagnoski la Koncilion de Kalcedono, sed simple ĝin ignorante.

La dekreto havis la forton de ŝtata leĝo, do devontiga por ĉiuj episkopoj de la imperio, subminace de eloficigo kaj ekzilo. Reale la henotikon nenion deklaris pri la du naturaj en Kristo, objekto de la dekretoj de la Koncilio de Kalcedono.

Sekvo redakti

La plej grava sekvo de la dekreto estis eksigo de la Patriarkoj de Aleksandrio kaj de Antioĥio, kiuj rifuzis subskribi la dokumenton. La imperiestro ilin anstataŭis per aliaj obeemaj episkopoj, inetr kiuj monofizidista Petro Fulisto (en Antioĥio) dum Akacio ascendis al la katedro de Konstantinopolo.

La papo de Romo, Felikso la 3-a, en sia unua sinodo, ekskomunikis Petron Fuliston, kiu estis kondamnita ankaŭ de Akacio en la sinodo en Konstantinopolo. En 484, Felikso ekskomunikis ĉiujn patriarkojn, inter kiuj Akacion, kiu estis la vera iniciatoro de la henotikon. Tiu ĉi forstrekis la papon el diptikoj kaŭzante skismon (diritan «Akacia skismo») kiu daŭrigis laŭlonge de tridek jaroj (de 484 ĝis 519).

La henitikon estis abrogaciita de la imperiestro Justino la 1-a (518-527), kiu reestablis la reciprokan konsenton inter la eklezio de Romo kaj tiu de Konstantinopolo: kaj ĉesis la skismo kaj reenkampiĝis la doktrino de Kalcedono.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti