Henri Farman

Angla franca aviadisto (1874 - 1958)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henri Farman (Tramtransporto en Parizo).

Henri FARMAN (26-a de majo, 1874 - 18-a de julio, 1958) estis aviadisto.

Henri Farman
Persona informo
Naskonomo Harry Edgar Mudford Farman
Naskiĝo 26-an de majo 1874 (1874-05-26)
en Parizo
Morto 17-an de julio 1958 (1958-07-17) (84-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)oj Maurice Farman • Richard Farman
Okupo
Okupo biciklisto • aerokosma inĝeniero • inĝeniero • aŭtosportisto • pilotoentreprenisto
Verkoj Souvenirs et Récits contés le 28 novembre 1933
vdr

Naskita en Parizo, Francio. Li estis la filo de korespondanto de angla ĵurnalisto laboranta en Parizo. Farman lernis pentrarton ĉe École des Beaux Arts, sed rapide obsediĝis de novaj meĥanikaj inventoj kiuj rapide aperadis en la fino de la 19a jarcento. Ĉar lia familio havis sufiĉajn monajn rimedojn, li povis pluflegi siajn ŝatokupojn kiel amatora sportisto. En la jaroj 1890-aj li iĝis ĉampiona ciklisto, kaj je la jarcentŝanĝo li malkovris la motoran konkuradon.

Reklamafiŝo por aviadprezento de Farman

Kiam Charles Voisin ekproduktis vendendan motoraviadilon en 1907, Henri Farman estis inter la unuaj aĉetintoj. Li atingis la rekordon de plej longa flugo en Eŭropo, kaj en 1908 daŭrigis partoprenante la unuan flugkonkuradon en Eŭropo. Elpensinte sian propran aviadilon je la 29-a de majo, 1908, li flugigis la unuan pasaĝeron en Eŭropo. Partnere kun siaj du fratoj li ekkonstruis ege sukcesan kaj novelpensitan aviadilfabrikon. Ilia 1914-a modelo estis abunde uzata por milita observado dum la Unua mondmilito. La aviadilkonstrua firmao de Farman Goliath estis la unua aertransporta kompanio sur longa distanco, ekante regulajn flugojn Parizo-Londono je la 8-a de februaro 1919.

Li estis nomita kavaliro de la Légion d'honneur (Franca honora legio, oficala ŝtata meritularo) en 1919 kaj emeritiĝis en 1937 kiam la franca registaro ŝtatigis la aviadan industrion.

Henri Farman mortis en Parizo je la 18-a de julio 1958 kaj estas entombigita en Cimetière de Passy, Parizo, Francio.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Henri Farman » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»