Henri (alia versio: Henry) MONNIER (naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Parizo, mortis la 3-an de januaro 1877 samloke) estis franca] verkisto kaj pentristo.

Henri Monnier
Persona informo
Naskonomo Henry Bonaventure Monnier
Naskiĝo 7-an de junio 1799 (1799-06-07)
en Parizo
Morto 3-an de januaro 1877 (1877-01-03) (77-jaraĝa)
en 1-a arondismento de Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Alia nomo Joseph Prudhomme vd
Okupo aktoro • karikaturisto • pentristo • dramaturgo • teatra aktoro • dramaturgo • dezajnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bildo de Monnier por Balzac-teksto

Vivo redakti

Monnier unue estis helpanto de advokato. Poste li dungitis en la Ministerio pri justico; finfine li ekorientiĝis pri pentrado. Li entris la Atelieron Girodet kaj trejniĝis elstara karikaturisto.

Liaj ilustraĵoj por la kantoj de Béranger kaj la fabeloj de Jean de La Fontaine, precipe kaj liaj »Scènes populaires, dessinées à la plume« (1835, kun la sterotipigitaj figuroj de s-ro Prudhomme/instruisto pedanteca pri skribado kaj de s-ino Gibou/naiva kaj parolema portistino) daŭrigotis kaj aplaŭditis treege.

Poste Monnier surscenigitis ankaŭ kelkajn popularajn tipojn de li aktorante mem en provincaj teatrejoj. Inter la komedioj menciindas ekz.: Grandeur et décadence de Joseph Prudhomme (Grandeco kaj dekadenco, 1852) kaj Joseph Prudhomme, chef de brigands (Ĉefo de la banditoj, 1860).

Literaturo redakti