Henri NESTLÉ (naskiĝinta en la 10-a de aŭgusto 1814 en Frankfurt am Main kiel Heinrich Nestle, mortinta en la 7-a de julio 1890 en Montreux), estis svisa sukeraĵisto kun germanaj radikoj kaj la fondinto de la firmao Nestlé A.K.. Ĝi estas la plej granda manĝaĵ- kaj trinkaĵfirmao de la mondo, same kiel unu el la ĉefkreantoj de kafkremo.

Henri Nestlé
Henri Nestlé, pionirego de manĝajproduktado
Henri Nestlé, pionirego de manĝajproduktado
Persona informo
Naskonomo Heinrich Nestle
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1814 (1814-08-10)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 7-an de julio 1890 (1890-07-07) (75-jaraĝa)
en Glion
Mortokialo korinfarkto
Tombo Territet
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Libera urbo FrankfurtoSvislando
Okupo
Okupo entreprenisto • kemiistoapotekisto
vdr

Frua vivo redakti

Naskiĝo redakti

Li estis la dekunua el dek kvar infanoj de Johann Ulrich Matthias Nestle kaj Anna-Maria Catharina Ehemann. La patro de Nestle laŭ tradicio heredis la komercon de sia patro Johann Ulrich Nestle kaj iĝis vitristo en Töngesgasse. La pli posta ĉefurbestro de Frankfurto ĉe Majno, Gustav Edmund Nestle, estis lia frato.

Familio redakti

La Nestle-familio havas sian originon en suda Ŝvabio, ĉefe en la urbetoj de Nigra Arbaro kiel Dornstetten, Distrikto Freudenstadt, Mindersbach, Nagold kaj Sulz am Neckar. En la ŝvaba dialekto "Nestle" estas malgranda birdonesto. La nomo Nestle ankaŭ havas malsamajn variojn, inkluzive de: Nästlin, Nästlen, Nestlin, Nestlen, kaj Niestle.

La Nestle-a genealogia arbo komenciĝis kun tri fratoj (tiel estas sur la familia blazono tri junaj birdoj en la nesto estantaj nutrigitaj fare de la patrino) el Mindersbach kun la nomoj Hans, Heinrich kaj Samuel Nestlin. La patro de tiuj tri filoj estis naskita ĉirkaŭ 1495. Hans, la plej aĝa, estis naskita en 1520 kaj havis filon kun la sama nomo, kiu poste iĝis urbestro de Nagold. Lia filo Ulrich estis barbiro kaj lia kvina filo estis la unua vitristo en la familio. Por pli ol kvin generacioj tiu profesio estis transdonita de patro al filo. Plie la Nestle-anoj kelkfoje urbestroj por la urbetoj de Dornstetten, Distrikto Freudenstadt, Nagold kaj Sulz sur Neckar.

Nomŝanĝo de Heinrich Nestle al Henri Nestlé redakti

Antaŭ la 20-a datreveno naskiĝtaga en 1836, Heinrich kompletigis kvarjaran metilernadon kun J. E. Stein, posedanto de apoteko. Ĉe la fino de 1839, li estis oficiale rajtigita por prezenti kemiajn eksperimentojn, konsistigi receptojn, kaj vendi medikamentojn. Dum tiu tempo, li ŝanĝis sian nomon al Henri Nestlé por adaptiĝi pli bone al la novaj cirkonstancoj en franclingva Vevey, Svislando.

Frua kariero redakti

En 1843, Henri Nestlé engaĝiĝis en tiutempe tre progresa industribranĉo, nome la produktado de kolzosemoj. Li ankaŭ produktis nuksoleon (uzitan por mazutlampoj), likvorojn, rumon, absinton kaj vinagron. Li ankaŭ komencis produktadon kaj vendadon de eferveskaj mineralakvo kaj limonado, kvankam dum la krizjaroj de 1845 ĝis 1847 Nestlé rerezignis pri mineralakvaĵoj. En 1857 li komencis koncentriĝi pri gaslumigo kaj sterkoj.

Geedziĝo redakti

Henri Nestlé kaj Anna Clémentine Thérèse Ehemant estis geedzitaj la 23-an de majo 1860.

Kariero ene de Nestlé A.K. redakti

Fondo redakti

Estas ne konata kiam Nestlé komencis labori pri la bebmanĝaĵa projekto, kvankam antaŭ 1867 Nestlé povis produkti realigeblan laktopulvorprodukton. Lia intereso povas esti spronita per pluraj faktoroj. Kvankam Nestlé kaj lia edzino estis seninfanaj, ili estis konsciaj pri la alta mortofteco inter beboj, kaj Nestlé estintus konscia pri la esplorado de Justus von Liebig sur la kampo de bebmanĝaĵo. Krome, freŝa lakto ne estis ĉiam havebla en grandaj urboj, kaj virinoj en pli ŝika klaso komencis rigardi mamnutradon kiel "malmodan" opcion.

Nestlé kombinis bovinan lakton kun greno kaj sukero por produkti anstataŭaĵon por patrinlakto. Krome, li kaj sia amiko Jean Balthasar Schnetzler, sciencisto en homa nutrado, forigis la acidon kaj la amelon en tritika faruno ĉar ili estis malfacilaj por beba digestado. Komence ĝi nomitis "Kindermehl", (infanofaruno) kaj ia produkto havis avantaĝon super la Supo por infanetoj de Liebig. Ĝi estis multe pli facile preparebla per nura boligo antaŭ manĝigo, kaj ĝi baldaŭ pruvanta esti realigebla opcio por beboj kiuj estis nekapablaj mamnutriĝi. Homoj rapide rekonis la valoron de la nova produkto kaj baldaŭ, Farine Lactée Henri Nestlé estis vendita en granda parto de Eŭropo. De la 1870-aj jaroj, Nestlé's Infant Food kun malto, bovina lakto, sukero, kaj tritikan farunon, furoris sur la usona merkato kaj estis vendita je 0.50 dolaroj/botelo.

Emeritiĝo redakti

Henri Nestlé vendis sian firmaon en 1875 al siaj komercpartneroj kaj tiam vivis kun sia familio alterne en Montreŭ VD kaj Glion, kie ili helpis al homoj per malgrandaj monpruntoj kaj publike kontribuis direkte al plibonigado de la loka infrastrukturo. En Glion li moviĝis en domon poste konatan kiel Vilao Nestlé.

Literaturo redakti

  • Nestlé, H. W: Die Familie Nestlé, einschl. Stammbaum der Familie, Stutgarto 1976
  • Pfiffner, A.: Henri Nestlé: Vom Frankfurter Apothekergehilfen zum Schweizer Pionierunternehmer, Zuriko, 1993
  • Alex Capus: Patriarchen, Albrecht Knaus-Verlag, München 2006. ISBN 3-8135-0273-2.

Eksteraj ligiloj redakti