Henri Rousseau

franca pentristo

Henri Julien Félix ROUSSEAU kromnomita le Douanier Rousseau (la Doganisto Rousseau) (naskiĝis la 21-an de majo 1844 en Laval (Mayenne), mortis la 2-an de septembro 1910 en Parizo) estis franca pentristo. Li restas la plej fama reprezentanto de naiva arto.

Henri Rousseau
Mi mem, Memportreto de Henri Rousseau, 1890, Prago, Nacia Galerio de Prago
Naskiĝo la  21-an de majo 1844(nun 1844-05-21)
en Laval (Mayenne)
Morto la 2-an de septembro 1910 (66‑jara)
en Parizo
Nacieco Franca
Sukcesis kiel Pentristo
Artista nomo le Douanier Rousseau
Artista celigo Naiva arto
Reprezentaj verkoj Ĝangaloj, pejzaĝoj, portretoj
Persona informo
Aliaj nomoj Le Douanier Rousseau • Le Douanier • Celník
Mortokialo gangreno
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Loĝloko Laval
Ŝtataneco Francio
Subskribo Henri Rousseau
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
Verkoj La gitana de las granadas (The Gypsy of the Pomegranates)
La Revo
Tigro en Tropika Ŝtormo
Carnival Evening
The Wedding Party
Myself: Portrait – Landscape
vdr

Biografio redakti

Deveninta de modesta familio, li fariĝis komizo ĉe advokato en Nantes. Li engaĝiĝis en armeo iom poste por eskapi el postsekvoj de ŝtelo ĉe lia dunganto. Li estis liberigita en 1868 sekve al la morto de sia patro kaj tiam iris al Parizo.

En 1869 li edziĝis al Clémence Boitard kun kiu li havis sep infanojn, el kiuj nur unu ĝisatingis plenaĝon. Post la milito de 1870, li eniris la akcizejon de Parizo kiel duaklasa komizo. Tiu organizaĵo kolektis akcizojn por la varoj enirantaj en Parizon. De tio venis lia kromnomo «la doganisto». Li tiam komencis pentristan karieron kiel aŭtodidakto. Li akiris karton de kopiisto en Muzeo de Luvro, kio ebligis al li familiariĝi kun ĉef-verkoj. Lia eniro en artisman medion estis do relative malfrua. Li sensukcese provis ekspozicii en Oficiala Salono en 1885 kaj nur en 1886 li partoprenis al Salono de Sendependuloj, dank'al foresto de enira ĵurio. Li tie ekspoziciis plurajn pentraĵojn el kiuj Vespero en Karnavalo.

 
Henri Rousseau en 1902

Lia famo kreskis kun la jaroj kaj li daŭre partoprenis ĉiujare al Salono de Sendependuloj. En 1891 li montris sian unuan «ĝangalan pentraĵon», Surprizita!, reprezentantan la marŝon de tigro en florplena arbetaro. Tiu verko estis aparte ŝatita de pentristo Félix Vallotton, parolante pri ĝi kiel «Alfa kaj Omega de la pentrado».

Lia edzino mortis en 1888 kaj lia financa situacio fariĝis malfacila. Li dum kelka tempo loĝigis verkiston Alfred Jarry kaj li emeritiĝis el akcisejo en 1893 por dediĉiĝi al pentrado, kio ne sufiĉe enspezigis lin por vivtenado. Li tiam donis kursojn de violono kaj verkis plurajn teatraĵojn. En 1899 li denove edziĝis al vidvino, Joséphine Noury.

Iom post iom, li fariĝis rekonata kaj estimata de avangardaj pentristoj kiel André DerainHenri Matisse. Li amikiĝis kun Robert Delaunay, Guillaume Apollinaire, kaj Pablo Picasso.

La 2-an de septembro 1910, li mortis pro gangreno en hospitalo Necker en Parizo.

Pentraĵoj redakti

 
Batalo de tigro kaj bubalo, 1891
 
Vido de ponto de Sèvres, 1908

Por pentri, li klopodis reprodukti tion, kion li vidis kaj provis koincidigi tion, kion li vidis kun tio, kion li sciis pri la faktoj. Ekzotismo abundis en lia verkaro eĉ se Rousseau praktike neniam forlasis Parizon. Lia ekzotismo estis imagita kaj stilizita, devenanta de Ĝardeno de la Plantoj (Parizo), de Ĝardeno de alklimatiĝo, de ilustritaj revuoj aŭ de botanikaj revuoj de tiu epoko. Solulo, li tamen ĝuis la protekton kaj admiron de avangardaj artismaj medioj. Originala koloristo, per stilo supraĵa tamen preciza, li influis la naivan pentrarton.

La verkaro de Rousseau momente malakcelis la progreson de artaj priserĉoj fare de futurismaj italaj pentristoj, kiuj revenis al naiva pentrado dum mallonga periodo antaŭ tiu de «poli-materioj».

Ĝangaloj redakti

Tio estis iuj el la plej fekundaj temoj de la pentristo, kiujn li daŭrigis ĝis sia morto. Ĉiam en superŝutanta kaj tute inventita flaŭro (kiel atestas la multnombraj banan-faskoj kiuj pendas de ĉiuj branĉoj, aŭ la misproporcio de foliaroj), li enscenigis kruelajn batalojn inter sovaĝbesto kaj ties predo (krom en Tigro batalanta negron), aŭ male, pli pacan portreton de besto kiel en Ŝercemaj simioj. Tiuj bestoj estis inspiritaj al li de tiuj de la bestaro de Ĝardeno de alklimatiĝo kaj de revuoj.

En siaj lastaj ĝangaloj, li reprezentis personojn (en La kvietigistino de serpentoj kaj La revo) en harmonio kun naturo. Unue kritikitaj pro ties nerealismo kaj naiveco, liaj «ĝangaloj» estis poste rekonitaj de ĉiuj kiel modeloj, de kio venis tiu frazo de Guillaume Apollinaire dum la aŭtuna salono kie Rousseau ekspoziciis La revo: "Ĉi-jare, neniuj ridas, ĉiuj estas unuanimaj. ili admiras".

Pejzaĝoj redakti

Ili estis, ĉu vegetaĵaj, sentempaj, reprezentantaj lokojn kiujn li bone konis (bordoj de rivero Oise), ĉu pli urbaj. Ili ofte enhavas detalojn rilatajn al siatempa teĥnika progreso: aerŝipo, telegrafaj fostoj, ŝtalaj pontoj, Eiffel-Turo. Tiuj pejzaĝoj tamen restis en naiva tono. Fakte, Rousseau aperigis neniun nocion pri perspektivo.

Portretoj redakti

La personoj estas fiksaj, fruntaj, la vizaĝo pleofte senesprima. Se ili estas pluraj, ili estas prezentitaj simple almetitaj. Ili aspektas masivaj, gigantaj kompare kun elementoj de dekoro, sed tio ŝajnas esti konsekvenco de la fakto ke la pentristo ne mastras reprezenton de perpektivoj. Fakte, la pejzaĝo estas preskaŭ sur la sama plano ol la subjekto, kun abundo da detaloj sed forestanta perspektivo. Liaj portretoj estas plej ofte sen nomoj, eĉ se indicoj ebligas identigi personon, ekzemple Pierre Loti en lia Portreto de S-ro X (1910, KunstHaus de Zuriĥo). Same, la unua portreto realizita de la pentristo, prezentanta virinon elirantan el bosko, ŝajnas esti tiu de lia unua edzino, Clémence.

Verkoj redakti

Inter liaj konatuloj troviĝis tiom da pentristoj kiom da verkistoj. Inter ili , oni povas citi, krom Alfred Jarry kaj Guillaume Apollinaire, Blaise Cendrars kaj André Breton. Li verkis plurajn teatraĵojn:

  • 1898: La Vengeance d'une orpheline russe (La venĝo de rusa orfino)
  • 1899: Une visite à l'exposition de 1899 (Vizito al ekspozicio de 1899)

Li ankaŭ verkis mallongajn tekstojn aŭ klarigajn poemojn pri kelkaj el siaj pentraĵoj, notinde por sia La dormanta ciganino (1897).

Bibliografio redakti

  • André Salmon, Henri Rousseau dit Le Douanier, Eld. Georges Crès, 1927.
  • A. Basler, Henri Rousseau, sa vie, son œuvre, Librairie de France, 1927.
  • Pierre Courthion. Henri Rousseau, le Douanier Eld. Albert Skira. Tiu eldono de 1944 enhavas kelkajn erarojn en la biografio de la Doganisto.
  • Wilhelm Uhde, Cinq maîtres primitifs - Rousseau - Louis Vivin - Camille Bombois - André Bauchant - Séraphine de Senlis, traduko el la germana de F-ino A. Ponchont, antaŭparolo de Henri-Bing-Bodmer. Librairie Palmes - Philippe Daudy, éditeur, 1949.
  • Henri Rousseau dit « Le Douanier » 1844-1910 - Exposition de son cinquantenaire - Galerie Charpentier, Parizo, Galerio Charpentier 1961
  • Henry Certigny, La vérité sur le Douanier Rousseau. Plon. 1961.
  • La Vérité sur le Douanier Rousseau. Le Conseil municipal de Paris et les Artistes indépendants: 1880-1900, La Bibliothèque des Arts, Lausanne-Parizo, 1971, de Henry Certigny
  • Henry Certigny, Le Douanier Rousseau et Frumence Biche, La Bibliothèque des Arts, Lausanne-Parizo. 1973.
  • Dora Vallier. Tout l'œuvre peint de Henri Rousseau, collection Les classiques de l'Art (Éditions Flammarion)
  • Götz Adriani, Le livre de l'exposition de Tübingen 2001 (angle)
  • Gilles Plazy, Le Douanier Rousseau, un naïf dans la jungle, Gallimard, coll. “Découvertes Gallimard
  • David Larkin, Rousseau, Éditions du Chêne
  • Cornelia Stabenow, Rousseau, Éditions Taschen
  • Rousseau, Découvrons l'Art (Cercle d'Art)
  • Angela Wenzel, Henri Rousseau, La Gitana Dormida (hispane)

Apartaĵo redakti

  • 1983: Vive le douanier Rousseau (Vivu la doganisto Rousseau) estas franca kanzono de Antila grupo La Compagnie Créole

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henri Rousseau en la franca Vikipedio.