Henricus Glareanus

Henriko Loriso Glareano (1488-1563) estis germana svisdevena poeto, filologo, teorimuzikisto, profesoro, filozofo, geografo, matematikisto, fakulo pri greka kaj latina literaturo, kaj fekunda polimata aŭtoro. Amiko de Erasmo de Roterdamo kaj poeto laŭrokronita de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519), li staĝis mallongatempe en Bazelo, en 1514, kie li ricevis influon de la nederlanda humanisto Erasmo. Li iĝis altirata de la nova humanismo, tamen, komence li maltrankviliĝis pro la ekapero de la reformacio. Li lasis kelkajn plenmanojn da biografiaj anekdotoj, kiuj elstarigas la humuro-sencon de la komponisto.[1]

Henricus Glareanus
(1488-1563)
Bildo de Henriko Glareano, far Hans Holbein la Maljuna (1497-1543)
Bildo de Henriko Glareano,
far Hans Holbein la Maljuna (1497-1543)
Persona informo
Naskiĝo 2-a de junio 1488
en Mollis, Kantono Glaruso,   Svislando
Morto 28-a de marto 1563
en Freiburg im Breisgau,  Germanio
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Kolonjo, Universitato de Parizo, Universitato de Frajburgo, Universitato de Bazelo, Universitato de Vieno, Universitato de Pavio
Profesio
Okupo poeto • muzikologo • muzika teoriisto • verkisto • universitata instruisto • matematikisto • historiistomuzikistofilozofogeografo vd
Aktiva en Freiburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li faris la primarajn studojn en Berno kaj Rottweil, ĉe Michael Rubellus (1480-1520), kune kun Oswald Myconius (1488-1552), Rudolf Agricola (1490-1521), kaj aliaj. Rubellus tuj rimarkis la muzikajn talentojn de sia lernanto. Glareano eniris en la Universitato de Kolonjo, kie li sin dediĉis al filozofiaj kaj teologiaj studoj, lernis matematikon kaj muzikon, ĉe Johannes Cochläus kaj la greka ĉe Johannes Caesarius.

En 1510 li ricevis permeson por instrui kaj en 1512 li iĝis laŭrokronita poeto de la imperiestro Maksimiliano, pro tio ke li verkis latinan panegiron omaĝe al la suvereno. En 1514, li transloĝiĝis al Bazelo kie li iĝis direktoro de plentempa lernejo kaj pli malfrue instruis en la universitato. Unu el liaj lernantoj estis Aegidius Tschudi (1505-1572), kiu poste iĝus fama svisa historiisto. Tie li konatiĝis kun la fama humanisto, Erasmo de Roterdamo, kaj tie li ricevis la unuajn impresojn pri la reformo, malgraŭ sia estimo al Marteno Lutero, Ulriko Zvinglo kaj Johannes Oecolampadius (1482-1531). En 1529, li estis indikita al katedro en la Universitato de Frajburgo, kie lia servis kiel profesoro pri poetiko, historio, geografio kaj teologio ĝis 1558. Poste li helpis ĉe la organizado de Svisa Katolika Altlernejo kaj aktivis kiel konsilisto por la reviziado de la lerneja programo en Frajburgo, Lucerno kaj Solothurn.

Samkiel la amiko Erasmo, Glareano penis uzi la kristanan fidon por ilumini la ideojn kaj saĝecon pri la antikvaj grekoj kaj romanoj, kaj li avode studis la literaturon pri la antikveco. Inspirita de la granda verko "De musica" far Boecio, li disvolvis propramane ampleksan teorion pri muziko.

 
Muziknotoj en la verko "Dodecachordon", eldonita en 1547

Liajn teoriojn li publikigis en sia verko "Dodecachordon" (1547), tri-voluma verko kiu estonte estus lia plej konata laboro. La ideoj disvolvitaj de Glareano forte influis pli malfrue la teorimuzikistojn, tia kia Gioseffo Zarlino(1517-1590) kaj faris profundan impakton sur la renesancaj komponistoj. Pluraj komponistoj, inklude de Claudio Merulo (1533-1604) kaj Giovanni Gabrieli (1553-1612) verkis instrumentajn muzikaĵojn (tokatojn kaj riĉerkarojn) kiuj elmontras la dekdu malsamajn modojn.[2]

Tra Eŭropo li faris sennombrajn vojaĝojn kun restadoj en Pavio (inter 1515k 1517) kaj en 1522 li iĝis profesoro pri filozofio en la Universitato de Parizo, dank'al leterrekomendo de Erasmo. Tie li kunigis ĉirkaŭ si interŝanĝajn lernantojn kaj partoprenis en intimaj sciencaj rilatoj kun Guillaume Budé (1468-1540), Jakobo Stapulenso (1455-1536) kaj Publio Fausto Andrelini (1462-1518). Okaze de la morto de Andrelini, Glareano iĝis ricevanto de la reĝa permeso, kvankam li ricevis nenian inviton por publike profesori.

Verkaro redakti

  • Helvetiae descriptio, Bazelo, 1515
  • De Ratione Syllabarum brevis isagoge, In aedibus Adae Petri, Bazelo, 1516, 44p.
  • Isagoge in musicen, Bazelo, 1516
  • Antiquitates Romanae far Dionizo de Halikarnaso, 1532
  • Aelii Donati methodus scholiis, apud C. Froschoverum, Zuriko, 1534, 111 ff.
  • Chronologia siue temporum supputatio in omnem Romanam historiam à Troia capta ad millesimum ducentesimum

octogesimum tertiu[m] ab vrbe condita annum, 1537[3]

  • Henrici Glareani Heluetij, poetae laureati De Geographia liber unus, 1539
  • De VI arithmeticae practicae speciebus Henrici Glareani epitome, excud. J. Faber Emmeus Juliacensis, Fribourg -en-Brisgau, 1539
  • In Pub. Terentij carmina per omneis comoedia Henrichi Glareani Heluetij P.L. iudicium, 1540
  • In C. Ivlii Caesaris Clariss. Rom. Imp. Commentarios De Bello Gallico Et Civili Henrici Glareani [...] Annotationes, 1546
  • Dodecachordon, 1547
  • Henrichi Loriti Glareani patricij Claronensis liber de asse, & partibus eius: Cum rerum ac vocum Indice locupletissimo,

1551

  • Henrichi Loriti Glareani Po. L. In Clarissimi uiri Ioannis Cæsarij Iuliacensis Dialecticen uice Commentariorum Annotationes: Adiunximus Hermanni Raiiani Vuelsdalij utilissima in eandem Dialecticam Scholia. Item, Ioannis Mvrmelii Isagogen in decem Aristotelis Prædicamenta. Vna cum rerum & uerborum in ijsdem memorabilium Indice copioso, 1559
  • Titi Liuii Patauini Romanae historiae principis libri omnes, quotquot ad nostram aetatem peruenerunt: vna cum doctissimorum virorum in eos lucubrationibus, post omnes aliorum editiones, summa fide ac diligentia, & veterum, & recetiorum exemplarium collatione recogniti, & artificiosis picturis, praecipuas historias aptè repraesentatibus, exornati, inq[?] duos tomos distributi, quibus quae contineantur, post praefationem patebit, 1568, Tito Livio, Marco Verrio Flaco, Heinrich Glarean, Carlo Sigonio
  • Commentarii et annotationes doctissimae in Caii Cornelii Taciti Germaniam..., impr. M. Manger, Augsbourg, 1579, 364 p.
  • Helvetiorum respublica: Diuersorum autorum, quorum nonnulli nunc primum in lucem prodeunt, 1627, Josias Simler, Franz Guillimann, Oswald Molitor, Heinrich Glarean, Daniel (Eremit.)
  • Henrici Glareani Helvetii, Poetae Lavreati De Geographia Liber unus ab ipso Authore iam nouissime recognitus, 1543

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti