Henrietta Swan Leavitt

usona astronomo

Henrietta Swan LEAVITT (naskiĝis la 4-an de julio 1868, en Lancaster (Masaĉuseco), mortis la 12-an de decembro 1921, en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo. Ŝi lernis en Oberlin College (Oberlin, Ohio) kaj ricevis diplomon de Radcliffe College. Post siaj studoj, ŝi interesiĝis pri astronomio kaj sekvis kromajn astronomiajn kursojn.

Henrietta Swan Leavitt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1868 (1868-07-04)
en Lankastro
Morto 12-an de decembro 1921 (1921-12-12) (53-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortokialo kancero
Tombo Cambridge Cemetery
Loĝloko Lankastro
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard • Oberlin College
Familio
Patro Rev. George Roswell Leavitt :))
Patrino Henrietta Swan Kendrick
Parencoj John Leavitt
Erasmus Darwin Leavitt
Okupo
Okupo astronomo • komputisto
Verkoj norma kandelo
vdr

Kariero redakti

Pro malsano ŝi fariĝis preskaŭ tute surda. Tamen ŝi ricevis en 1885 postenon kiel nepagita volontulo je la Observatorio de la Universitato Harvard.

Komence de la 19-a jarcento, virinoj ne estis permesataj labori je teleskopoj[1].

Post sep jaroj ŝi ricevis pagitan postenon por 30 cendoj po horo. Ŝi analizis kaj katalogigis fotojn de variantaj steloj. En 1904 ŝi sukcesis malkovri 172 variantajn stelojn en la Granda kaj 59 en la Malgranda Magelana Nubo. Unu jaron poste ŝi raportis pri 843 novaj variantaj steloj en la Malgranda Magelana Nubo.

En 1912, Leavitt malkovris la rilaton de la periodo kaj heleco ĉe cefeidoj.

en 1913, Ejnar Hertzsprung sukcesis mezuri la distancon de kelkaj cefeidoj en la lakta vojo. Per tio la distanco al ĉiuj cefeidoj povis esti etalonita.

Kiam en 1920 Edwin Hubble malkovris cefeidojn en aliaj galaksioj, ekzemple en la Andromeda galaksio, oni povis unuafoje mezuri distancojn inter diversaj galaksioj. Antaŭ tiuj malkovroj oni nur povis mezuri distancojn ĝis 100 lumjaroj, poste distancoj ĝis 10 milionoj da lumjaroj ne plu estis problemo.

 
Frua foto de ‘Pickering's Harem’, kiel grupo de virinaj kalkulantoj kunigita de la astronomo Edward Charles Pickering estis titolita. La grupo inkluzivis Leavitt, Annie Jump Cannon, Williamina Fleming kaj Antonia Maury

Dum tiu tempo ne estis klare, ke ekzistas milionoj de nebuloj, kiuj fakte estas galaksioj ekster nia galaksio lakta vojo. Iliaj distancoj estis tro ekstremaj por ebligi mezuron per paralakso. La rilato de periodo-heleco de la cefeidoj donis la ŝlosilon por kalkuli tiujn distancojn.

La rezultoj de Edwin Hubble, la usona astronomo, estis ebligitaj per la baza esploro de Leavitt kaj la leĝo de Leavitt. "Se Henrietta Leavitt estis liveranta la ŝlosilon por determini la larĝecon de la kosmo, tial estis Edwin Powell Hubble, kiu enmetis la ŝlosilon en la ŝloson kaj liveris la observojn, kiuj permesis ĝin turnigi," skribis David H. kaj Matthew D.H. Clark en sia libro mezurante la kosmon" (Measuring the Cosmos).[2] Hubble mem ofte diris, ke Leavitt meritis la Nobel-premion por ŝia laboro.[3]

En 1921, kiam Harlow Shapley fariĝis direktoro de la observatorio, s-ino Leavitt estis nomita ĉefo de la stela fotomezurado. Je la fino de tiu jaro ŝi forpasis pro kancero. Ŝi estis entombigita en la tombejo de la familio en Kembriĝo (Masaĉuseco).

 
Title page of Leavitt's 1777 Variables in the Magellanic Clouds, Annals of the Harvard College Observatory, 1908

Honorigoj redakti

  • La asteroido 5383 Leavitt kaj la kratero Leavitt sur la Luno estas nomitaj al ŝia honoro.
  • Nesciante ke ŝi jam mortis antaŭ kelkaj jaroj, la sveda matematikisto Gösta Mittag-Leffler konsideris nomigi ŝin por la Nobel Premio pri fiziko en 1926. Li skribis al Shapley petante pliajn informojn pri ŝia laboro pri cefeidoj. Shapley respondis per informo, ke sino Lavitt mortis. Li proponis, ke la vera merito apartenas al lia (de Shapley) interpretado de ŝiaj eltrovoj. Ŝi ne estis nomita, ĉar la Nobel-premio ne estas donita postmorte.[4]

Notoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti