Henrik Berzeviczy
Henrik Berzeviczy [berzevici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzeviczy Henrik estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis berzevicei.
Henrik Berzeviczy [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1652 en Hungara reĝlando en Hámbor (nuntempa Brezovička en Slovakio). Li mortis la 20-an de junio 1713 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).
Biografio redakti
Henrik Berzeviczy aliĝis al la jezuitoj en 1669. Li akiris filozofian (komprenu sciencajn) kaj teologian diplomojn. Ekde 1673 li instruis longe en diversaj gimnazioj aŭ kolegioj de Supra Hungarujo. En 1679 li instruis matematikon (poste aliajn sciencojn) en Jezuita Universitato de Nagyszombat. En 1686 li estis vicrektoro, poste rektoro inter 1704/05–1707/08 [2]. Intertempe li estis arestita dum liberecbatalo de Emeriko Thököly, poste en 1708 liberecbatalantoj de Francisko Rákóczi la 2-a forigis ĉiujn jezuitojn, tial li ekzile instruis plu en Graz. Post falo de la liberecbatalo li hejmenvenis.