Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)

imperiestro de la Sanka Romia Imperio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Henriko

Henriko la 2-a konata ankaŭ kiel Henriko la 2-a "de Germanio" (6-a de majo 97313-a de julio 1024), estis reĝo germania kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la lasta el la liudolfida dinastio ("Otto-idoj"). Henriko kaj lia edzino Kunigunda estas konsiderataj Sanktuloj de la Katolika Eklezio.

Sankta
Henriko la 2-a
Persona informo
Heinrich II der Heilige
Naskiĝo 6-an de majo 973 (0973-05-06)
en Bad Abbach
Morto 13-an de julio 1024 (1024-07-13) (51-jaraĝa)
en Grone, Göttingen
Tombo Katedralo de Bamberg vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Henriko la 2-a de Bavario vd
Patrino Gizela de Burgundio vd
Gefratoj Bruno de Aŭgsburgo • Gizela de Bavario • Brigitta de Bavario vd
Edz(in)o Kunigunda de Luksemburgo vd
Parencoj Henriko la 5-a de Bavario • Rudolph III of Burgundy vd
Profesio
Okupo regantoimperiestro vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 10141024
ekde 1012 rom-germana reĝo
Antaŭulo Oto la 3-a
Sekvanto Konrado la 2-a
Duko de Bavario
Henriko la 4-a
Dum 9951004
Antaŭulo Henriko "la Kverelanto"
Sekvanto Henriko la 5-a
2-a periodo
Dum 10091017
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Henriko la 5-a
Reĝo de Italio
Dum 10041024
Antaŭulo Arduino de Ivreo
Sekvanto Konrado la 2-a
Sanktulo
Kanonizo 1146 de Eŭgeno la 3-a
Festotago 13-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis frato de la beata Gizela de Bavario, kaj filo de Henriko la Kverelanto, duko de Bavario. Ĉar lia patro insurekciis kontraŭ la antaŭaj imperiestroj, li devis ekziliĝi junaĝe. Li sukcedis sian patron en la duklando de Bavario en 995 kiel Henriko la 4-a.

En 1002 Arduino de Ivreo estis proklamita reĝo de Italio en Pavio nur unu monaton post la morto de Oto la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj tiele la revo de imperio kaj romia kaj ĝermana disfalas. Italio volas sendependon kaj nomumas sian propran monarkon. La sukcedonto de Oto la 3-a, nome ties kuzo Henriko de Bavario, Henriko la 2-a, veturas al Romo post du jaroj por ekposedi la kronon de Italio, kiu laŭleĝe korespondas al li.

En Merseburg okazis en la jaro 1002 oficiala kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko la 2-a atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko la 2-a kaj Boleslao la 1-a - rezulte en la jaro 1013 okazis paca traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen / Budyšin okazis la sekva paca traktato. Per la Paca Traktato en Bautzen granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen / Budyšin, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.