Henriko la 2-a de Virneburg

Henriko de Virneburg (naskiĝinta en 1244 aŭ 1246; mortinta la 5-an de januaro 1332) estis kiel Henriko la 2-a de 1304 ĝis 1332 ĉefepiskopo de Kolonjo kaj elektoprinco.

Henriko de Virneburg
Henriko la 2-a de Kolonjo
Ĉefepiskopo de Kolonjo
„Elektoprinco Henriko de Kolonjo“ Reliefo ĉe la Historio-Fontano en Olpe
„Elektoprinco Henriko de Kolonjo“
Reliefo ĉe la Historio-Fontano en Olpe
Regado 1304–1332
Blazono de la grafoj de Virneburg
Blazono de la grafoj de Virneburg
Persona informo
Naskonomo Heinrich von Virneburg
Naskiĝo 1244 aŭ 1246
Morto 5-an de januaro 1332 (1332-01-05)
en Bonno
Tombo Bonn Minster vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Hendrik I van Virneburg vd
Gefratoj Rupprecht II of Virneburg vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Duko de Vestfalio kaj Engern
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Henriko estis la sesa filo de Grafo Henriko de Virneburg kaj ties edzino Ponzeta de Oberstein. En la jaro 1288 li partoprenis kune kun siaj patro kaj frato Rupreĥto jeflanke de duko de Brabanto la Batalon de Worringen.

Ekde 1288 tenanto de du paroĥaj prebendoj kaj kanoniko ĉe Sankta Gereono en Kolonjo, li fariĝis en 1292 subpastro de la germana reĝo Adolfo de Nassau, kun kiu li estis parenca. En la sekvaj jaroj li fariĝis tenanto de multaj kanonikopostenoj. Li ekzemple ne nur estis katedrala preposto en Kolonjo, sed ankaŭ ĉefdiakono de Kolonjo kaj Treviro. En Treviro Virneburg ankaŭ estis elektata en 1300 al ĉefepiskopo, por kio la papo al li tamen rifuzis la nomumadon.

En 1304 finfine li estis elektata kiel ĉefepiskopo de Kolonjo, la papan konfirmon de lia elektiteco li tamen ricevis nur en la jaro 1306. La 13-an de aprilo 1307 li donis la permeson por kolonio de kanonika de la Ordeno de la Sankta Kruco. Sian voĉdonon je la elekto de reĝo Henriko la 7-a en la jaro 1308 Henriko – influite de la elektoprincoj de Treviro, Baldueno de Luksemburgo, kaj Majenco, Peter von Aspelt – li pagigis al si per multa mono.

Kiel sian preferatan sidejon Henriko la 2-a elektis la urbon Bonn, kie li oficis de 1313 ĝis 1328 ankaŭ kiel preposto de la kolegiata preĝejo. Tie li pretigis pli ol 110 dokumentojn kaj deklaris malvalida la rezignojn pri doganimpostoj altruditajn al sia antaŭulo. Li akiris de Reĝo Henriko la 7-a la permeson de nova doganimposto je Bonn. Ĉar la civitanoj de Bonn estis subteninta sian ĉefepiskopon en malpaco kun la reganto de Falkenburg dum la Batalo ĉe Euskirchen, Henriko la 2-a koncedis al la civitanoj de Bonn liberecon de la Rejna doganimposto por ĉiuj varoj.

Sub Henriko de Virneburg Bonn fariĝis unuan fojon okazejo de reĝokronado: Li kronis la 25-an de novembro 1314 Frederikon la Belan en la Ĉefpreĝejo de Bonn kiel germana reĝo.

Henriko de Virneburg ankaŭ estis energia antaŭeniganto de la konstruo de la katedralo je Kolonjo. La 27-an de septembro 1322 li povis solene konsekri la novan ĥorejon de la katedralo de Kolonjo. Henriko la 2-a de Virneburg decide partoprenis la herezoproceson kontraŭ Majstro Eckhart, kiam en 1325 oni prezentis al li la akuzakton. Li transdonis la proceson al la papa kurio en Avinjono.

Laŭ eldiroj de samtempuloj Henriko estus babilema kaj drinkema. Li mortis la 6-an de januaro 1332 en Bonn kaj estis entombigata en la Kapelo Sankta Barbara Barbara de la ĉefpreĝejo je Bonn, apud sia fratino, Abatino Ponzeta de Dietkirchen. Lia tombo nun ne plu estas konserviĝinta.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti