Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset)

Henry Fitzroy (n. la 15-an de junio 1519, m. la 23-an de julio 1536) estis nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) kaj ties kromvirino Elizabeth Blount, kiu estis inter la sekvantaro de Katerino de Aragono, edzino de Henriko. ("Fitzroy" signifas "nelegitima filo de la reĝo".)

Henry Fitzroy
Henry Fitzroy (portreto de Lucas Hourenbout)
Henry Fitzroy (portreto de Lucas Hourenbout)
Persona informo
Henry FitzRoy
Naskonomo Henry FitzRoy
Naskiĝo 15-an de junio 1519 (1519-06-15)
en Blackmore
Morto 23-an de julio 1536 (1536-07-23) (17-jaraĝa)
en Palaco de Sankta Jakobo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Suffolk vd
Religio katolikismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Tudoroj vd
Patro Henriko la 8-a vd
Patrino Elizabeth Blount vd
Gefratoj Maria la 1-aElizabeto la 1-aEduardo la 6-a • Henry, Duke of Cornwall • Elizabeth Tailboys, 4th Baroness Tailboys of Kyme • George Tailboys, 2nd Baron Tailboys of Kyme • Robert Tailboys, 3rd Baron Tailboys of Kyme • Lady Katharine Clinton • Lady Margaret Clinton vd
Edz(in)o Mary FitzRoy, Duchess of Richmond and Somerset vd
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la priorejo de Blackmore, vilaĝo de Essex, kaj estis baptofilo de Thomas Wolsey, la ĉefministro de Henriko la 8-a. Nelonge post lia morto, lia patrino avantaĝe edziĝis al Gilbert Tailboys (1-a barono Tailboys de Kyme), kaj ŝi kaj ŝia edzo ricevis donacojn de la reĝo.

La 18-an de junio 1525 Henriko donis al li la titolojn grafo de Nottingham kaj duko de Richmond kaj Somerset. La saman jaron Henriko nomumis lin lordo-admiralo, prezidento de la konsilio de norda Anglio kaj gardisto de la markiojn proksimajn al Skotlando: kompreneble, ĉar Henry Fitzroy estis ankoraŭ juna knabo, li ne fakte plenumis tiujn oficojn, sed li ricevis grandajn enspezojn. Poste li ricevis aliajn postenojn, inter kiuj lordo-leŭtenanto (guberniestro) de Irlando, kaj ŝajne lia patro planis nomumi lin reĝo de Irlando, sed Henry Fitzroy mortis antaŭ ol tio povus okazi.

La 28-an de novembro 1533 Henry Fitzroy edziĝis al Mary Howard, filino de Thomas Howard (3-a duko de Norfolk): eble Anne Boleyn helpis aranĝi la geedziĝon. Henry Fitzroy amikiĝis al sia bofrato, la poeto Henry Howard (grafo de Surrey).

Ŝajnis ke li estis destinata al grava kariero. Tamen li mortmalsanis, aŭ pro ftizo aŭ pro alia pulmomalsano. La 23-an de julio 1536 li mortis en palaco Sankta Jakobo, Londono. Li entombiĝis en la preĝejo de Framlingham, Suffolk, kie estis la tomboj de anoj de la familio Howard.