Henry Miller

usona verkisto

Henry Valentine MILLER (naskiĝis la 26-an de decembro 1891, mortis la 7-a de junio 1980) estis usona verkisto kaj artisto.

Henry Miller
Persona informo
Henry Valentine Miller
Naskiĝo 26-an de decembro 1891 (1891-12-26)
en Yorkville, Manhatano
Morto 7-an de junio 1980 (1980-06-07) (88-jaraĝa)
en Pacific Palisades, Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko vd
Subskribo Henry Miller
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • June Miller • nekonata valoro • nekonata valoro • Hoki Tokuda vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • romanisto • novelisto • eseisto • epistolisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1934– vd
Verkado
Verkoj Tropiko de Kankro ❦
Black Spring ❦
Tropiko de Kaprikorno ❦
The Colossus of Maroussi ❦
The Rosy Crucifixion ❦
Quiet Days in Clichy ❦
The Air-Conditioned Nightmare vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis konata kiel avangarda verkisto, kies stilo rompiĝis kun ekzistantaj literaturaj formoj per disvolvado de nova speco de duon-membiografia romano, kiu estas miksaĵo de fikcia romano, aŭtobiografio, socia kritiko, karaktero-analizo kaj studo, filozofia pripensado, konsciofluo, kaj eksplicita lingvaĵo, kio aparte signifas sentabuan priskribon de sekso, superrealisma libera asociado kaj mistikismo.

Ĉi tiu verkado, unuflanke, ĉiam temis pri la reala vivo de Miller, kaj aliflanke, la frukto de lia imago. Liaj konataj verkoj en ĉi tiu ĝenro baziĝas sur liaj spertoj kiel bohemo en Novjorko kaj Parizo. Miller ankaŭ verkis vojaĝajn memuarojn, kritikojn kaj analizojn de literaturo kaj pentris en akvarelo.

Biografio redakti

Kvankam Miller estis malriĉa la unuan jaron en Parizo, lia situacio pliboniĝis kiam renkontiĝis kun Anaïs Nin kiu, kun sia edzo Hugh Guiler, pagis siajn elspezojn laŭlonge de la 1930-aj jaroj inklude la lupago de apartemento. Nin iĝis lia amantino kaj financis la unuan presadon de Tropic of Cancer en 1934 per monon el Otto Rank. Ŝi etende verkis en siaj taglibroj Pri sia rilato kun Miller kaj kun sia edzino June; la unua volumo, pri la jaroj 1931–34, estis publikigita en 1966.

Kelkaj verkoj redakti