Henryk SŁAWIK (n. 1894 en Szeroka ĉe Jastrzębie-Zdrój (germane: Königsdorff-Jastrzemb, silezie: Jastrzymbje–Zdrůj), Supra Silezio; m. 23-an de aŭgusto 1944 en la koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis pola politikisto, diplomato kaj sociala laboristo, kiu dum la dua mondmilito plenigis falsajn polajn pasportojn por savi ĉ. 5.000 hungarajn kaj polajn judojn.

Henryk Sławik
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1894 (1894-07-16)
en Szeroka
Morto 23-an de aŭgusto 1944 (1944-08-23) (50-jaraĝa)
en Koncentrejo Gusen
Mortokialo pendumoekzekuto
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Henryk Sławik
Okupo
Okupo diplomatoĵurnalisto • socia laboristo • politikisto
vdr
La memortabulo de Henryk Sławik ĉe la strato de Sankta Johano en Katowice en Pollando
La Monumento de Henryk Sławik kaj József Antall (pli maljuna) – patro de la pli poste hungara ĉefministro József Antall

Henryk Sławik naskiĝis kiel kvina filo de malriĉa familio de etkamparanoj. Post la abiturientiĝo, Sławik memvole ekservis en la pola armeo. Post tio, li laboris (ĝis 1939) kiel policisto en Silezio. Tiutempe li membris en dekstra sekcio de la pola, socialista partio.

Dum la germana atako de Pollando en 1939, Sławik batalis en polica taĉmento de la Krakova armeo kaj fine defendis la montarajn itinerojn en Slovakion.

Li fuĝis la 17-an de septembro en Hungarion, kie li estis internigita kiel militkaptito. Lin helpis József Antall – patro de la pli poste hungara ĉefministro József Antall -, kiu respondecis pri la civilaj rifuĝintoj en la hungara internafera ministerio. Antall malkovris Sławik en iu kaptejo kaj danke al lia elstara germana lingvokono, li kunportis Sławik al Budapeŝto kaj permesis al li fondi la "Civilan komitaton por helpo de la polaj rifuĝintoj " (Komitet Obywatelski ds. Opieki nad Polskimi Uchodźcami). Li organizis kun József Antall laboron por la ekzilitoj, fondis lernejojn kaj orfejojn. Li konstruis sekrete eĉ organizon, kiu celis vojaĝ-helpon de la elmigrantaj poloj al Francio aŭ en Proksiman Orienton. Sławik estis ankaŭ membro de la ekzila parlamento.

Post kiam la hungara registaro enkondukis rasismajn leĝojn kontraŭ la judoj, Słavik komencis plenigi falsajn dokumentojn, kiuj pruvis la polan devenon aŭ kristanan kredon. Krom tio li sukcesis venigi plurcent judojn al la jugoslavaj partizanoj. Li fondis orfejojn en Vác por judaj orfoj (oficiala nomo: Orfejo por infanoj de polaj oficiroj). Por plu kaŝi la veron, la infanojn ofte vizitis katolikaj ekleziaj gvidantoj, el kiuj la plej grava estis Angelo Rotta.

Post kiam la germanoj okupis Hungarion en marto de 1944, Sławik aliris kaŝlokojn kaj petis la rifuĝintojn forlasi Hungarion. La rifuĝintoj sukcese eskapis, orfoj estis evakuitaj, dum la nazioj arestis Sławik la 19-an de marto 1944. Spite al la turmentoj, li ne perfidis la kunlaborantojn, li estis liverita al koncentrejo Mauthausen-Gusen, kie oni murdis lin en 23 aŭgusto de 1944. Lia edzino travivis la koncentrejon de Ravensbrück kaj trovis la filinojn, kiuj estis kaŝitaj ĉe familio Antall.

Laŭ kalkuloj, Henryk Sławik helpis ĉ. 30.000 polajn rifuĝintojn en Hungarion. El ili ĉ. 5.000 estis judoj. Post 1948, la komunista pola kaj hungara reĝimo malpermesis ĉiun rememoron de liaj heroaj agadoj. La instituto Jad Vaŝem en 1990 akceptis Sławik kun la titolo "Justuloj inter la popoloj".[1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Raoul Wallenberg

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti