Henryk Sucharski (naskiĝis la 12-an de novembro 1898 en Gręboszów, proksime al Dąbrowa Tarnowska, mortis la 30-an de aŭgusto 1946 en Napolo, Italio) – pola komandanto, majoro de Pola Armeo, defendinto de la Militista Stokejo Transŝarĝa sur la duoninsulo de Gdańsk - Westerplatte - dum la germana-nazia invado en Pollandon.

Henryk Sucharski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1898 (1898-11-12)
en Gręboszów, Lesser Poland Voivodeship
Morto 30-an de aŭgusto 1946 (1946-08-30) (47-jaraĝa)
en Napolo
Mortokialo peritoneito
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Intermilita periodo redakti

Post reveno al sendependa Pollando la 7-an de februaro 1919 eksoldatservis en la 16-a Infanteria Regimento en Tarnów. Marte estis direktita al ĉeĥa fronto en Teŝinio. Junie avancis ĝis rango de kaporalo.

Dum la pola-bolŝevika milito, fine de oktobro 1919 estis translokigita al litova-belorusa fronto, kie septembre iĝis substandardisto, kaj januare 1920 avancis ĝis subleŭtenanto kaj estis nomumita komandanto de kompanio en sturma bataliono de la 6-a Divizio de Infanterio. Pro persona kuraĝo fronte al malamiko kaj iniciato en batalo de Połonica-Bogdanówka (apud Lvovo), fine de aŭgusto 1920 estis proponita por distingo per Arĝenta Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari, kiun ricevis en 1922. Plue, pro braveco en la batalkampo rivevis Kuraĝ-Krucon. Fine de 1921 estis akceptita al profesia soldatservo. Post serio da avancoj en 1938 iĝis majoro.

La 3-an de decembro 1938, laŭ ordono de Ministerio pri Militistaj Aferoj, iĝis komandanto de Militista Stokejo Transŝarĝa en Westerplatte, kie komandis ĝis la 2-a de septembro. Pro psika krizo ĝis kapitulaco la 7-an de septembro 1939 ĉefkomandadon transprenis kapitano Franciszek Dąbrowski. La saman tagon je la 10:15 horo majoro Henryk Sucharski decidis pri hiso de la blanka flago kaj persone iris al germanoj por priparoli kondiĉojn de kapitulaco.

Pro heroeco kaj senfleksebla spirito de la skipo de Westerplatte, germana komandantaro permesis al majoro Henryk Sucharski reiri al mallibero kun sabro. Tamen rezulte de eraro de germanoj oni enmanigis la li la sabron de kapitano Franciszek Dąbrowski. La armilon oni forprenis de li tuj post atingo de la unua militkaptitejo.

Kune kun aliaj oficiroj estis forveturigita al Centra Hotelo en Gdańsk. Poste estis entenata laŭvice en Stablack, Riesenburg (Prabuty), Hohenstein, Arnswalde Choszczno, Borne Sulinowo – Kłomino. Marte 1945 dum evakuo akcidentis kaj trafis al malsanulejo apud Schwerin.

Post liberiĝo, julie 1945 transiris al komandantaro de la 2-a Pola Korpuso en Italio. Januare 1946 estis akceptita kiel komandanto de la 6-a Bataliono de Karpataj Pafistoj. De la 19-a de aŭgusto restis en brita armea malsanulejo en Napolo, kie mortis pro inflamo de ventro-serozo. Entombigita la 1-an de septembro en Pola Militista Tombejo en la provinco Bari en Italio.

La 21-an de aŭgusto 1971 liajn postrestaĵojn estis elterigitaj kaj transportitaj al Pollando, kie la 1-an de septembro 1971 urnon kun cindroj oni dekoris per Komandora Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari kaj metis sur Westerplatte.

Bibliografio redakti

  • Mariusz Wójtowicz-Podhorski, Westerplatte 1939. Prawdziwa historia (Westerplatte 1939. Vera historio), AJ-Press, Gdańsk 2009.
  • Drzycimski A., Major Henryk Sucharski (Majoro Henryk Sucharski), Wrocław 1990.

Eksteraj ligiloj redakti