Henschel und Sohn estis germana entrepreno, kun sidejo en Kassel, plej bone konata dum la 20a jarcento kiel produktanta de portransporta ekipaĵaro, kiel lokomotivoj, kamionoj, busoj kaj trolebusoj, kirasvehikloj kaj armiloj.

Henschel und Sohn
negoco • entrepreno • bell foundry vd
Dum 1810 - 1957
Antaŭulo WUMAG Hamburg
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondintoj Carl Henschel • Werner Henschel vd
Sidejo Kaselo
Lando Germanio
Agokampo kamiono
filiaj kompanioj Oberschlesische Lokomotivwerke • Fablok vd
vdr
Vapolokomotivo konstruita de Henschel & Sohn en 1936, en la Sanpaŭla Teknologia Muzeo, Brazilo.

Georg Christian Carl Henschel fondis la unuan fabrikon en 1810 en Kassel. Lia filo Carl Anton Henschel fondis alian fabrikon en 1837. En 1848, la entrepreno ekfabrikis lokomotivojn. La fabriko iĝis la plej granda lokomotiv-fabrikanto en Germanio en la 20a jarcento. Henschel konstruis 10 artiklitajn vaporvehiklojn, uzante dezajnojn "Doble steam", por la fervoja kompanio Deutsche Reichsbahn kiel livervehikloj. Ili konstruis ankaŭ kelkajn aŭtojn, unu el kiuj iĝis la aŭto de la stabanaro de Hermann Göring.