Herato

Herato (perse هرات) estas grava urbo en la okcidenta Afganio, en la samnoma provinco Herato.

Herato
Herato (2009)
Herato (2009)
Herato (2009)
urbo • urbego
Administrado
Lando Afganio
Provinco provinco Herato
Distrikto Distrikto Herato
Fondita 7-a jarcento antaŭ Kristo
Demografio
Loĝantaro 349 000
Loĝdenso 3 890 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo)34.3562.183333333333Koordinatoj: 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo)
Alto 920 m [+]
Areo 143 km² (14 300 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Herato (Afganio)
Herato (Afganio)
DEC
Herato
Herato
Situo de Herato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herat [+]
vdr

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 556 205 loĝantoj sur areo de 143 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 890 loĝantoj/km².

Ĝi situas en la valo de la rivero Hari, kiu fluas de la montoj de centra Afganio al la dezerto Karakumo, en Turkmenio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Afganio, kun preskaŭ 400mil loĝantoj. La ĉefaj loĝantoj estas taĝikoj, kiuj parolas la persan lingvon, simile al la persoj el orienta Irano.

Situante en kultivebla teritorio, Herato estas vaste konata pro sia vino. Temas cetere pri tre antikva urbo, riĉa je historiaj konstruaĵoj, kvankam ĉi tiuj multe difektiĝis dum la lastaj jardekoj pro militaĵoj kaj malsufiĉa prizorgado. La urbon superregas la restaĵoj de citadelo konstruita de Aleksandro la Granda. Dum la mezepoko Herato iĝis fariĝis unu el la plej gravaj urboj de Ĥorasano, kaj estis konata kiel la Perlo de Ĥorasano.

Herat situas laŭ antikvaj komercaj vojoj inter Mezoriento, Centra kaj Suda Azio. La vojoj de Herato al Irano, Turkmenio, Mazar-e Ŝarif kaj Kandaharo estas daŭre strategie gravaj. La urbo ankaŭ estas enirejo de Afganio al Irano, kaj pro tio kolektas la plej altan kvanton da doganaj enspezoj por Afganio.[1]

Klimato redakti

Kvankam Herat estas proksimume 240 metrojn malpli alta ol Kandaharo super marnivelo, la somera klimato estas malpli varma kaj ĝenerale pli agrabla. De majo al septembro, vento el nordokcidento frapas la urbon kun granda forto.

La vintro estas milda; neĝo kutime ne kolektiĝas, sed tuj fandiĝas, kaj eĉ sur ĉirkaŭurbaj montoj ne restas longe.

Transportado redakti

Per aviadilo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughaveno de Herato.

Per trajno redakti

En 2007, Irano kaj Afganio fine subskribis interkonsenton pri la establo de rela servo inter la du landoj. La konstruo de la fervojo de Khaf (Irano) al Herato, entute longa 191 kilometrojn, estas en progreso sur la irana flanko de la landlimo [2]. Ankaŭ ekzistas projekto pri plilongigo de la fervojo en Afganion, al Sher Khan Bandar.

Vidindaĵoj redakti

 
Herato el la citadelo
 
Mosallah
 
Masjid-e Jame
 
Universitato de Herato

Urbaj distriktoj redakti

  • Ŝahr-e Naŭ (nova urbo)(Urbocentro)
  • Ŭelajat (Oficejo de la guberniestro)
  • Kol-Ordue (sidejo de la armeo)
  • Farka (sidejo de la armeo)
  • Darŭaze Ĥosh (feliĉa pordego)
  • Ĉaharsu
  • Pol-e rangine (ponto de rangine)
  • Sufi-abad (lando de sufistoj)
  • New-abad
  • Pul-e malaan
  • Taĥte Safar
  • Hoŭz-e-Karbas
  • Baramaan
  • Darŭaze-je Kandahar (pordego de Kandaharo)
  • Darŭaze-je Irak (pordego de Irako)
  • Darŭaze Az Kordestan (pordego el Kurdistano)

Vidindaĵoj redakti

Museoj redakti

  • Nacia Muzeo de Herat
  • Muzeo Jihad

Tombejoj redakti

  • Tombejo de la Reĝino Goharshad
  • Tombejo de Jami
  • Tombejo de khaje Qaltan
  • Tombejo de Merwais Sadeq

Moskeoj redakti

  • Masjid-e Jame (Moskeo de la Vendredo)
  • Gazargah Sharif
  • Khalghe Sharif
  • Shah Zahdahe

Parkoj redakti

  • Park-e Taraki
  • Park-e Millat
  • Khane-ye Jihad Park

Stadionoj redakti

Universitatoj redakti

Historiaj minaretoj redakti

El la pli ol dekdu minaretoj kiuj iam ekzistis en Herat, pluraj falis pro milito kaj neglektado dum la 20-a jarcento. Hodiaŭ, strata trafiko estas la plej grava minaco por la restantaj turoj: aŭtomobiloj kaj kamionoj forte skuas iliajn fundamentojn, veturante en la stratoj kiuj ĉirkaŭas la plej antikvan urboparton. Gravuloj de Unesko kaj lokaj aŭtoritatoj estas laborantaj por stabiligi la Kvinan Minareton.

Famaj loĝantoj de Herato redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti