La HerbejemberizoSiberia herbejemberizo (Emberiza cioides) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Herbejemberizo
Herbejemberizo
Herbejemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cioides
Emberiza cioides
(Brandt, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza cioides MHNT

Ĝi estas 15 al 16.5 cm longa. La masklo estas ĉefe ruĝecbruna kun malhela strieco en dorso. La kapobildo estas bunta kun bruna mallarĝa kronostrio, blankaj superokula strizono, mustaĉa strio kaj gorĝareo dum plej rimarkindas tre nigra traokula strizono kiu plilarĝiĝas al orelareo kaj pli mallarĝa submustaĉa strieto kiu kuniĝas al orelareo kaj grizaj kolflankoj. La malhela dorsa strieco malaperas el suba dorso kaj pugo, kiuj estas senmarka ruĝecbruna. Ankaŭ la brusto estas helbruna, dum suba ventro estas pli blankeca. La eksteraj vostoplumoj estas blankaj kaj la kruroj estas rozkoloraj. Ino estas simila sed pli senkolora kaj pli pala kun malpli markata kapobildo.

La kanto estas mallonga kaj rapida frazo elsendita el elstara ripozejo. La alvoko estas serio de ĝis kvar akraj notoj.

Ili reproduktiĝas en suda Siberio, norda kaj orienta Ĉinio, orienta Kazaĥio, Kirgizio, Mongolio, Koreio kaj Japanio. Ĝi estas ĉefe nemigranta specio, sed pli nordaj birdoj moviĝas suden ĝis suda Ĉinio kaj Tajvano. Estas kelkaj vidaĵoj el Eŭropo sed multaj el tiuj estas konsiderataj fuĝintoj el kaptiveco pli ol veraj vagantoj. Ili loĝas en sekaj malfermaj habitatoj kiaj arbustaro, farmoj, herbejoj (kio nomigas la specion) kaj malferma arbaro.

La nesto estas konstruita malalte en arbustoj aŭ surgrunde. La ino demetas 3 al 5 ovojn kiuj estas kovataj dum 11 tagoj. Elnestiĝo okxas post pliaj 11 tagoj. Paroj estas monogamaj kaj uzas la saman areon por reproduktado dum kelkaj jaroj sinsekvaj.

Literaturo redakti

  • Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London.
  • Lewington, Ian; Alström, Per & Colston, Peter (1991) A Field Guide to the Rare Birds of Britain and Europe, HarperCollins.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj redakti