Herbert Irving SCHILLER (nask. la 5-an de novembro 1919 en Nov-Jorko - mort. la 29-an de januaro 2000 en La Jolla) estis usona sciencisto, sociologo, verkisto, fakulo pri sciencoj de komunikado, klarvida kritikanto pri amaskomunikilaro kaj mensmanipulado [1].

Herbert Schiller
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1919 (1919-11-05)
en Nov-Jorko
Morto 29-an de januaro 2000 (2000-01-29) (80-jaraĝa)
en La Jolla
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater DeWitt Clinton High School • Urba Kolegio de Nov-JorkoUniversitato de Novjorko vd
Profesio
Okupo verkistosociologoĵurnalisto • universitata instruisto vd
Verkado
Verkoj The mind managers (Book) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Herbert Schiller studis en City College de Nov-Jorko kaj tie li ricevis magistrecon pri ekonomio. Mobilizita okaze de la Dua Mondmilito, li elŝipiĝis kun la servoj de psikologia agado de la usonaj fortoj en Maroko kie li akiris konojn pri propagando kaj pri la franca lingvo. Post la nazia kapitulaco, li estis postenigita en Berlino en skipo de militistaj ekonomikistoj taskitaj por pripensi rekonstruadon de Germanio. Fine de sia servo en la armeo, li daŭrigis siajn studojn kaj ricevis doktorecon pri ekonomio en la universitato de Nov-Jorko ([2] .

Foto pri Herbert Schiller [1].

La du filoj de Herbert Schiller kaj de lia edzino Anita, bibliotekistino kaj sciencistino, estas Zach Schiller, publika politiko analizisto en Ohio, kaj Dan Schiller, historiisto pri telekomunikado ĉe la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign [3]. Ambaŭ konsentis partopreni en la legado de liaj manuskriptoj.

Li komencis instrui en Pratt Institute en Brooklin kaj poste en la Ilinojsa Universitato en Urbana. Tie li instruis ekonomion kaj komunikadon. Li gvidis "The Quarterly Review of Economics And Finance" [4]. En 1969 aperis lia libro : "Mass Communications and American Empire" (Amasa komunikado kaj la usona Imperio), la unua el deko da verkoj. Liaj libroj kaj centoj da artikoloj en revuoj sciencaj kaj popularaj faris lin kernan rolanton kaj en esploroj pri komunikado kaj en la publika debato pri la rolo de la amaskomunikiloj en moderna socio. En 1970, la Third College de San Diego, en Kalifornio, varbis lin por tie krei departementon pri komunikado. Tie, ĝis duon-emeritiĝo, en 1990, dum kvaronjarcento li instruis analizon pri la amasinformiloj.

En 1972, kun prezidento Salvador Allende, sub la titolo "Chile : An End to Cultural Colonialism" [5] li subskribis longan artikolon por atentigi la ĉilian popolon pri la kampanjoj okazantaj por malstabiligi la demokratie elektitan registaron.

Multaj estas la universitatoj kiuj invitis lin, i.a. en Amsterdamo (Nederlando), Tampere (Finnlando), Parizo (Universitato Paris 8 — Vincennes-Saint-Denis), Grenoble, Lille. Li estis dum multaj jaroj aktiva membro de la Internacia Asocio por la Esplorado en Komunikado [6], kies vic-prezidanto li estis. Li multe kontribuis en verkado de artikoloj por "Le Monde Diplomatique". Kun Noam Chomsky, Herbert Schiller okupis ĉefan pozicion kiel kritikanto pri la usona amaskomunikilaro kaj politiko.

Schiller avertis pri du gravaj tendencoj en siaj multaj verkoj kaj paroladoj : la privatigo de publika spaco kaj publikaj institucioj enlande, kaj usona korporacia superregado de kultura vivo eksterlande, precipe en la evolulandoj.

Verkoj redakti

  • "The Mind Managers" (La Menso-Manaĝeroj). Boston, MA, Usono : Beacon Press. 1973.
  • "Mass Communications and American Empire" ( Amaso Komunikadoj kaj Usona Imperio). Nov-Jorko : A. M. Kelley. 1969. 210 p. Ĝisdatigita eldono : Boulder, CO, Usono : Westview Press. 30an de Aŭgusto 1992.
  • "The Ideology of International Communications" (Monograph Series / Institute for Media Analysis, Inc, No. 4) (La Ideologio de Internaciaj Komunikadoj (Monografio Serio / Instituto por Amaskomunikilaro Analizo, Korporacio, Ne. 4). Nov-Jorko, NY, Usono : Institute for Media Analysis Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine (decembro 1991).
  • "Mass Communications and American Empire" (Critical Studies in Communication and in the Cultural Industries). Amaso Komunikadoj kaj Usona Imperio (Kritikaj Studoj en Komunikado kaj en la Kulturaj Industrioj). Nov-Jorko, NY, Usono : A. M. Kelley, 216 p.
  • "Super-state; readings in the military-industrial complex" (Superŝtato; legaĵoj pri la militista-industria komplekso). Univ de Ilinojso. Decembro 1970. 384 p.
  • "Communication and Cultural Domination" (Komunikado kaj Kultura Superregado). Armonk NY : M.E. Sharpe. Junio 1976. 126 p.
  • "Living in the Number One Country : Reflections from a Critic of American Empire" (Vivo en la lando numero 1 : Konsideroj de Kritikanto pri la usona Imperio). Nov-Jorko : Seven Stories Press. Julio 2003. 210 p.
  • "Who Knows : Information in the Age of the Fortune 500". Nov-Jorko, NY, Usono : Ablex Publishing. 1981. 192 p. ISBN 0-893-91135-6
  • "Information and the Crisis Economy" (Informado kaj la Krizo Ekonomio). Melvin J. Voigt (1984). 152 p.. Represo, Oxford University Press, 1986. ISBN 0195205146
  • "Culture, Inc.: The Corporate Takeover of Public Expression". Usono : Oxford University Press. 1989, ISBN 0195050053; Represo 1996. 216 p. ISBN 0195067835
  • "Information Inequality: The Deepening Social Crisis in America" (Inform-malegaleco : la ĉiam pli profunda socia krizo en Usono). Nov-Jorko, NY, Usono : Routledge. 14an de marto 1996. 149 p. ISBN 0415907659

En la franca redakti

En Esperanto redakti

  • Usona sencerbigo, traduko el anglalingva artikolo "Dumbing down, American-style" publikigita en la franca en "Le Monde Diplomatique" sub la titolo "Décervelage à l'Américaine".

Pri Herbert Schiller redakti

  • Herbert Schiller (Critical Media Studies) Richard Maxwell : (Kritika Amaskomunikilaro Studoj), Rowman & Littlefield, 2003. [7] ISBN 0742518485

Video redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti