Herbert Wehner

germana politikisto

Herbert Richard WEHNER (naskiĝinta la 11-an de julio 1906 en Dresdeno, mortinta la 19-an de januaro 1990 en Bonn) estis germana politikisto, eksa komunisto kaj grava postmilita socialdemokratulo.

Herbert Wehner
Persona informo
Herbert Wehner
Naskonomo Herbert Richard Wehner
Naskiĝo 11-an de julio 1906 (1906-07-11)
en Dresdeno
Morto 19-an de januaro 1990 (1990-01-19) (83-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Burgfriedhof Bad Godesberg vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de GermanioKomunista Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Lotte Loebinger • Greta Wehner vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BonnoStrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante iama membro de la Komunista Partio de Germanio inter 1927-42 li aniĝis al Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) en 1946. Li servis kiel federacia ministro pri ambaŭgermanaj aferoj inter 1966 kaj 1969 kaj prezidanto de la socialdemokratia frakcio en Bundestag ĝis 1983. Dum lia deĵoro bundestag-a inter 1949 kaj 1983 Wehner iĝis fama pro sia morda retoriko kaj malkutima stilo, ofte ĵetante personajn insultojn kontraŭ parlamentanoj kundisputantaj. Li tenis la rekordon pri oficialaj cenzuroj (inter 77 kaj 79) aljuĝitaj fare de la parlamentestro.

Vivo redakti

Lia patro, ŝuisto, estis aktiva en sindikato kaj socialdemokrato. Estante pli radikala ol la patro, Herbert Richard Wehner okupiĝis pri anark-sindikatistaj cirkloj ĉirkaŭ Erich Mühsam, movite ankaŭ per la invado de armeanoj en 1923 en la Liberŝtato de Saksio laŭ peto de la registaro de kanceliero Gustav Stresemann. Li ankaŭ rompiĝis disde Mühsam, kies pacistan edukadon li malaprobis, por finfine aliĝi al la komunistoj (KPD). Tie li iĝis oficialulo de la organizaĵo Rote Hilfe en 1927.

Wehner karieris rapide kaj estis elektita al la saksia parlamento landa en 1930. Tamen, li jam en 1931 eksiĝis por labori por iri al la KPD-politburoo Berlinon ĉe Walter Ulbricht. Post nazia potencopreno en 1933, Wehner partoprenis la komunistan rezistan batalon kontraŭ la nazireĝimo disde la Sarlanda protektorato. Kiam Sarlando regermaniĝis en 1935, Wehner iris en ekzilon, unue al Parizo, poste en 1937 al Moskvo, kie li vivis en la fifama Hotelo Luks skribante por la gazeto germanlingva Deutsche Zentralzeitung. Li ja endanĝeriĝis dum la Granda purigo en 1937 kaj 1938. Post la morto de Wehner, la germana novaĵmagazino Der Spiegel faris akuzojn ke li informadis NKDV pri pluraj partiuloj (ekz. Hugo Eberlein, supozeble por savi la propran vivon. Sendite al neŭtrala Svedio en 1941 por kaŝe reeniri Germanion, li estis arestita en Stokholmo kaj internigita pro spionado en 1942. Ĉu li konscie iris en prisonon malcertas; ĉiuokaze li estis ekskludita de KPD fare de politburoĉefo Wilhelm Pieck mem.

Post lia reveno al Germanio en 1946, Wehner aliĝis al SPD en Hamburgo kaj iĝis baldaŭ asistanto de Kurt Schumacher. Post la federaciaj elektoj en 1949 li membriĝis al Bundestag-parlamento kaj restis parlamentano ĝis sia emeritiĝo en 1983, de 1952 ĝis 1958 al la Eŭropa Parlamento. En 1957/58 kaj denove de 1964 ĝis 1966 li funkciis kiel vicprezidanto frakcia de SPD. Wehner antaŭenpuŝegis la adopton de la t.n. Godesberg-programo fare de la partianoj, per kiu la socialdemokratoj malkonfesis fiksadon sur marksistan ideologion kaj tiamaniere plilarĝigis la partian allogon por voĉdonontoj el aliaj politikaj kampoj. En 1966 li nomumitis ministro federacia por ambaŭgermanaj aferoj (koncernantaj la rilatojn inter libera Okcidenta Germanio kaj diktatura GDR) en la granda koalicio de Kurt Georg Kiesinger. La kunlaboro inter la eks-komunisto kaj la antaŭa membro de NSDAP tute bonis. Wehner eĉ promesis la CDU-partnerojn stabiligi la koalicion favorante la efektivigon de majoritata balotsistemo. Memorigon je tiu ĉi fakto li poste ne tro ŝatis.

Kiam SPD ekkancelierigis Willy Brandt en 1969, Wehner iĝis prezidanto frakcia. Li estis konata kiel malmola disciplin-stariganto kiu volonte observis kaj efektivigis ordon enpartian. Kiam Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) faris en 1972 malkonfidan voĉdonon kontraŭ Brandt, li ordonis al la SPD-deputitoj ne partopreni la baloton por malebligi eblan subaĉeton de disidentojn. La kontraŭstara kandidato Rainer Barzel ne atingis la absolutan plimulton per du voĉdonokazoj. Post kiam Brandt estis reelektita en 1972, la rilatoj inter la du viroj malvarmetiĝis dum la naftokrizo (1973). Tiam Wehner komencis taksi la politikiston Brandt nedecidema. En la kuro de la aferaĉo ĉirkaŭ la orientgermana spiono Günter Guillaume Wehner antaŭenigis la kancelierecon de Helmut Schmidt. Post la disiĝo de la socialdemokratia-liberala koalicio en 1983 Wehner retiriĝis.

Verkoj redakti

  • Rosen und Disteln – Zeugnisse vom Ringen um Hamburgs Verfassung und Deutschlands Erneuerung in den Jahren 1848/49. Verlag Christen & Co., Hamburg 1948.
  • Unsere Nation in der demokratischen Bewährung. In: Jugend, Demokratie, Nation. Bonn 1967, p. 19–32.
  • Bundestagsreden. Mit einem Vorwort von Willy Brandt, 3. Auflage, Bonn 1970.
  • Bundestagsreden und Zeitdokumente. Vorwort Bundeskanzler Helmut Schmidt, Bonn 1978.
  • Wandel und Bewährung. Ausgewählte Reden und Schriften 1930/1980. (Hrsg. von Gerhard Jahn, Einleitung von Günter Gaus.) Frankfurt am Main 1981, ISBN 3-550-07251-1.
  • Zeugnis. (Hrsg. von Gerhard Jahn.) Kiepenheuer & Witsch, Köln 1982, ISBN 3-462-01498-6.
  • Selbstbestimmung und Selbstkritik. Erfahrungen und Gedanken eines Deutschen. Aufgeschrieben im Winter 1942/43 in der Haft in Schweden. (Hrsg. von August H. Leugers-Scherzberg, Geleitwort Greta Wehner.) Kiepenheuer & Witsch, Köln 1994, ISBN 3-462-02340-3.
  • Christentum und Demokratischer Sozialismus. Beiträge zu einer unbequemen Partnerschaft. Hrsg. Rüdiger Reitz, Dreisam Verlag, Freiburg i.Br. 1985, ISBN 3-89125-220-X.

Literaturo redakti

  • Egon Bahr: Kapitel „Wehner“ in: Das musst du erzählen. Erinnerungen an Willy Brandt. S. 149–158, Propyläen, Berlin 2013, ISBN 978-3-549-07422-0.
  • Cicero. Magazin für politische Kultur: Schwerpunktheft „Herbert Wehner“ (Beiträge von: Klaus Harpprecht, Nina Hermann, Vanessa Liertz), Potsdam, September 2004, ISSN|1613-4826 / ZKZ 63920.
  • Helge Döhring: Der Anarchist Herbert Wehner. Von Erich Mühsam zu Ernst Thälmann. In: FAU-Bremen (Hrsg.): Klassenkampf im Weltmaßstab. Aus der Reihe: Syndikalismus – Geschichte und Perspektiven. Bremen 2006.
  • Ralf Floehr, Klaus Schmidt: Unglaublich, Herr Präsident! Ordnungsrufe / Herbert Wehner. la Fleur, Krefeld 1982, ISBN 3-9800556-3-9.
  • Hans Frederik: Herbert Wehner. Das Ende seiner Legende. VPA, Landshut 1982. ISBN 3-921240-06-9.
  • Reinhard Müller: Herbert Wehner. Moskau 1937. Hamburger Edition, Hamburg 2004, ISBN 3-930908-82-4.
  • Reinhard Müller: Die Akte Wehner. Moskau 1937 bis 1941. Rowohlt, Berlin 1993, ISBN 3-87134-056-1.
  • Reinhard Müller: Herbert Wehner. Eine typische Karriere der stalinisierten Komintern? Auch eine Antikritik. In: Mittelweg 36, Jg. 14, 2005, H. 2, p. 77–97.
  • Reinhard Müller: Denunziation und Terror: Herbert Wehner im Moskauer Exil. In: Jürgen Zarusky (Hrsg.): Stalin – eine Zwischenbilanz aus deutscher Sicht. Neue Beiträge der Forschung, München 2006 (= Schriftenreihe der Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte), p. 43–57.
  • Knut Terjung (Hrsg.): Der Onkel. Herbert Wehner in Gesprächen und Interviews. Hoffmann & Campe, Hamburg 1986, ISBN 3-455-08259-9.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Herbert Wehner en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti