Hercule Poirot

fikcia belga detektivo en la romanoj de Agatha Christie

Hercule POIROT [erkul pŭaro:] estas fikcia detektivo, protagonisto en la libroserio "Aventuroj de Hercule Poirot", verkita de Agatha Christie. Li estas belgo, sed loĝas en anglalingva medio, parolante la anglan kun franca akĉento, enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Li emas koleri, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia kunulo estas kapitano Hastings [hejstingz], kiu plenumas similan rolon kiel doktoro Vatsono ĉe Sherlock Holmes – li reprezentas naivan publikon (leganton aŭ filman spektanton), starigas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el Scotland Yard reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.

Hercule Poirot
fikcia homo • literatura rolulo • fikciulo en televida serio • fikcia detektivo • krimfilma rolulo
Kreita de Agatha Christie
Verko La Mistera Afero ĉe Styles
Poirot Investigates
Murder on the Links
Taken at the Flood
Dead Man's Folly
Malĝoja Cipreso
Hickory Dickory Dock
La Murdo de Roger Ackroyd
Hallowe'en Party
Kvin Porketoj
Muta Atestanto
Black Coffee
Kristnasko de Herkulo Poirot
Morto sur la Nilo
Post la Funebraĵoj
Unu, Du, Mian Ŝuon Laĉu
Morto en la Nuboj
Elefantoj Povas Memori
La Mistero de la Blua Trajno
Murdo en Mezopotamio
Third Girl
Triakta Tragedio
La Aboco-Murdoj
Kurteno
Kartoj sur la Tablo
La Granda Kvaro
Malbono sub la Suno
Lordo Edgware Mortas
Appointment with Death
La Horloĝoj
The Hollow
Mrs McGinty's Dead
Murdo en la Orienta Ekspreso
Cat Among the Pigeons
Peril at End House
Agatha Christie's Poirot
Yellow Iris
Murder in the Mews
Rolita de Albert Finney, Peter Ustinov, Austin Trevor, Tony Randall, John Malkovich, Kenneth Branagh, Konstantin Raikin, Anatoly Ravikovich, Alfred Molina, Ian Holm, Horst Bollmann, David Suchet
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Originala nomo Hercule Poirot
Sekso vira
Nacieco Belgio
Okupo detektivo • privatdetektivo
vdr

La noveloj pri Hercule Poirot estis multfoje filmigitaj. La detektivon ludis eminentaj aktoroj Albert Finney, Peter Ustinov kaj David Suchet.

Eksteraj ligiloj redakti