Heredo laŭ pliaĝeco

heredoprincipo kiu preferas fratojn de mortinto super liaj filoj

Heredo laŭ pliaĝeco[1] en Mezepoko estis principo, kiu difinis ordon de la entroniĝo en pluraj orienteŭropaj monarkioj. Kontraste al la unuenaskiteco kiel oni ĝin praktikis en okcidenta Eŭropo, oni ne instalis unusolan heredanton, nek dividis la landon en sendependajn regteritoriojn. Anstataŭe, oni ja disdividis la landon al pluraj unuopaj heredantoj en difinita heredovico laŭ aĝo, sed nur portempe. Kiam iu el ili mortis, la postsekvaj antaŭeniris en la vico de regataj princlandoj. Kutime la plej aĝa inter ili regis aparte povan kaj prestiĝan princlandon, kaj ankaŭ havis formale superecon super siaj fratoj kunprincoj, kaj apartan titolon. En mezepokaj Pollando (sub la Piastoj), Hungario (Arpadoj) kaj Bohemio (ĝis Přemysl Otakar la 1-a), tiu ĉefa princo nomiĝis latine senior ("pli aĝa") aŭ latine princeps ("princo"); en la Kieva Rus "grandprinco".

En multaj kazoj tiu heredoordo kaŭzis diserigon de reglando en multajn etajn princlandojn pro la multiĝantaj filoj, nepoj kaj pranepoj, kaj oftajn konfliktojn inter diversaj fratoj, onkloj kaj nevoj.

En nuntempo redakti

Similan heredoordon (tamen sen la dissplitigo) hodiaŭ praktikas la monarkio en Sauda Arabio: Post morto de reĝo, lin kutime postsekvas lia frato, ne lia filo.

Notoj redakti

  1. La principo de pliaĝeco mem havas en multaj lingvoj nomon similan al "seniorat". Atentu pri falsa amiko: Malgraŭ la nomsimileco, nek "sinjoro" nek "senjoro" en Esperanto havas tian signifon!