Hergiswil ĉe Willisau

komunumo de Svislando
Hergiswil ĉe Willisau
Blazono de Hergiswil ĉe Willisau
Enziwigger en la centro de Hergiswil ĉe Willisau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 5′ 4″ N 7° 57′ 26″ O / 47.08444 °N, 7.95722 °O / 47.08444; 7.95722 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 4″ N 7° 57′ 26″ O / 47.08444 °N, 7.95722 °O / 47.08444; 7.95722 (mapo)
Areo 31,37 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 6133
Komunumkodo 1132
Mapo de Hergiswil ĉe Willisau
vdr

Pri la komunumo redakti

Hergiswil ĉe Willisau (prononcu hergisvil ĉe vilisaŭ en la germana Hergiswil bei Willisau) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1799 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. La komunumo ankaŭ estas konata kiel Hergiswil LU kaj Hergiswil ĉe Napf (germane Hergiswil am Napf).

Geografio redakti

La komunumo Hergiswil ĉe Willisau situas sude de la monto Napf. Ĝia tre vasta teritorio plej parte konsistas el monta kaj monteta kamparo kun valoj, kiujn fosis la diversaj fontoriveroj de Wigger. La komunumo konsistas el multnombraj malgrandaj vilaĝetoj, setlejoj, domgrupoj kaj izolitaj bienoj. Krom la ĉefvilaĝo Hergiswil ĉe la bordo de Enziwigger pli signifaj vilaĝetoj kaj setlejoj estas Hübeli sur alteco de 704 m s.m., Opfersei sur alteco de 712 m s.m., Unterskapf sur alteco de 870 m s.m., St. Joder sur alteco de 945 m s.m., kaj Mörisegg sur alteco de 708 m s.m.

Trafiko redakti

Hergiswil ĉe Willisau situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Hübeli al Willisau. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 17 km sudoriente en Dagmersellen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hergiswil datiĝas al la jaro 1217 kiel Hergiswile el bienlisto de la Monaĥejo Einsiedeln.

Hergiswil apartenis dum mezepoko al la Grafoj de Lencburgo kaj poste al ties heredantoj, du unue al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Por ili la regionon administris unue la Baronoj de Habsburgo kaj post ties formorto la Grafoj de Arbergo-Valangin, kiuj vendis en la jaro 1407 kun permeso de la Habsburgoj la tutan Grafejon Willisau al la urbo Lucerno. Hergiswil tiam ĝis la Helveta Revolucio estis parto de la lucerna voktejo Willisau. Post la restauracio en la jaro 1803 ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti