Hermann Häfker

germana verkisto (1873 - 1939)

Hermann HÄFKER (naskiĝis la 3-an de junio 1873 en Bremeno, mortis la 27-an de decembro 1939 en la koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis germana esperantisto, verkisto kaj pioniro de filmteorio.

Hermann Häfker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1873 (1873-06-03)
en Bremeno
Morto 27-an de decembro 1939 (1939-12-27) (66-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Li estis aŭtoro de la faklibro pri historio Jarmiloj Pasas. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, li aktivis krome per paroladoj, artikoloj kaj kursoj.

En 1933 li rifuzis membriĝi en la nazia asocio de verkistoj "Reichsschrifttumskammer". En 1936 li fuĝis al Prago; post la invado fare de la germanaj trupoj li estis deportita en la koncentrejojn Dachau kaj Mauthausen-Gusen. En ĉi tiu lasta li mortis - pretekstite pro korapopleksio.

Verkoj redakti

En Esperanto redakti

En la germana redakti

  • Kino und Kunst, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1913
  • Kino und Erdkunde, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1914
  • Die Aufgaben der Kinematographie in diesem Kriege, München: Callwey, 1914
  • Der Kino und die Gebildeten, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1915
  • Weltgeschichte in einem Band, Dresden: Kaden & Comp., 1928

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Hermann Häfker » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»