Hermann Hesse

germana verkisto

Hermann HESSE [herman hese] (naskiĝis la 2-an de julio 1877 en Calw, Germanio, mortis la 9-an de aŭgusto 1962 en Montagnola, Svislando) estis verkisto kaj pentristo.

Hermann Hesse
Nobel-premiito
Persona informo
Hermann Karl Hesse
Naskonomo Hermann Karl Hesse
Naskiĝo 2-an de julio 1877 (1877-07-02)
en Calw, Virtembergo,  Germana Regno
Morto 9-an de aŭgusto 1962 (1962-08-09) (85-jaraĝa)
en Montagnola,   Svislando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Sant'Abbondio Cemetery in Gentilino vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoSvislandoGermanioRusia Imperio vd
Alma mater Johannes-Kepler-Gymnasium • Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren vd
Subskribo Hermann Hesse
Familio
Patro Johannes Hesse vd
Patrino Marie Hesse vd
Gefratoj Marulla Hesse vd
Edz(in)o Ruth Wenger • Ninon Hesse • Mia Hesse-Bernoulli vd
Infanoj Bruno Hesse • Martin Hesse • Heiner Hesse vd
Profesio
Alia nomo Emil Sinclair vd
Okupo romanisto • poeto • literaturisto • pentristo • filozofo • rezistobatalanto • ilustristoverkisto vd
Laborkampo prozo vd
Aktiva en Berno vd
Verkado
Verkoj La Ludo de la Vitraj Perloj ❦
Demian ❦
La stepa lupo ❦
Sidarto ❦
Peter Camenzind ❦
Narciso kaj Goldmundo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel filo de kristanaj misiistoj li komencis studi teologion en 1891, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon.

Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Devenis multaj gravaj verkoj temantaj la konfliktojn de la individuo kun la normoj de la socio kaj sian serĉadon de spiriteco. Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Nobel-Premio pri Literaturo pro "liaj inspiraj verkoj, kiuj, kvankam kreskas en aŭdaco kaj penetro, ekzempligas la klasikajn humanajn idealojn kaj altajn kvalitojn de stilo".

Li estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

En sia juneco, li lernis Volapukon. Poste li interesiĝis ankaŭ pri interlingvistiko.[mankas fonto]

Stilo kaj influo redakti

Liaj verkoj estas karakterizitaj per moralaj luktoj (internaj de aparta rolulo aŭ kiel konflikto inter du roluloj) kaj trovo de la loko de homo ene de la fremdigita kaj industria socio, kiu ĉirkaŭas lin. Li estis profunde influita de okcidenta filozofio (kaj precipe de la pensuloj Nietzsche, Spinoza kaj Schopenhauer) same kiel hinda kaj ĉina filozofio. Li ne estas konsiderata ekzistadisto, sed estis influita de pensuloj identigitaj kun ekzistadismo kaj traktis personajn moralajn aferojn similajn al ili. Leitmotivo de ĉiu el liaj romanoj estas la serĉo de individuo por aŭtenteco, memkono kaj spiriteco.

Ĉiuj verkoj de Hesse enhavas fortan aŭtobiografian komponanton. Tio evidentiĝas aparte en Demian (1919), Morgenlandfahrt (Vojaĝo al Oriento – 1932) kaj precipe en Steppenwolf (Stepa Lupo – 1927), kiu estas ekzemplo de "romano pri la krizo de la vivo". En lia malfrua laboro, tiu komponanto ekaperas eĉ pli klare. En la rilataj verkoj “Vojaĝo al Oriento” kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj - 1943) Hesse densigis en pluraj variantoj sian bazan temon: la rilato inter pli juna kaj pli aĝa amiko aŭ majstro.

En la periodo de post lia morto, junuloj en Usono komencis malkovri liajn verkojn kaj varme ĉirkaŭbrakis ilin. Por la florinfanoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li estis admirata verkisto. Liaj romanoj altiris grandan intereson pro liaj humanismo, multe da sentemo, libera kaj kontraŭ-burĝa aliro, kaj elementoj de hinda kulturo. "La Lupo" kaj "Sidarto" fariĝis kultaj libroj en la Beat-generacio kaj hipia kulturo de ĉi tiuj jaroj. El Usono, la populareco de Hesse disvastiĝis al aliaj partoj de la mondo. Ene de nur kelkaj jaroj, Hesse iĝis la plej vaste legita kaj tradukita eŭropa aŭtoro de la 20-a jarcento.

Listo de verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

Prozo redakti

Poezio redakti


Eksteraj ligiloj redakti